Opština Delčevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Opština Delčevo
Komunumo de Nord-Makedonio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Nord-Makedonio
Regiono orienta regiono
Poŝtkodo 2320
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 13 585  (2021) [+]
Loĝdenso 32 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 59′ N, 22° 46′ O (mapo)41.976422.7674Koordinatoj: 41° 59′ N, 22° 46′ O (mapo) [+]
Alto 933 m [+]
Areo 422,39 km² (42 239 ha) [+]
Opština Delčevo (Nord-Makedonio)
Opština Delčevo (Nord-Makedonio)
DEC
Opština Delčevo
Opština Delčevo
Situo de Opština Delčevo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Delčevo Municipality [+]
vdr

Opština Delčevo estas unu el la 80 komunumoj en Norda Makedonio. Ĝi situas en la Orienta regiono. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 13 585 homoj[1][2] sur areo de 422,39 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 32 loĝantoj/km². Administra centro de la komunumo estas Delčevo.

Opština Delčevo - vilaĝo

Loko, priskribo[redakti | redakti fonton]

Opština Delčevo (Делчево)

Opština kun areo de 422,39 km² situas ĉe la orienta rando de la regiono. De la sudo, al la nordokcidento, la rivero Bregalnica fluas tra la teritorio. Laŭlonge de la rivero, la alteco en la sudo estas ĉirkaŭ 750 m, en la nordo ĉirkaŭ 530 m. Okcidente de la rivero, enlanden, estas montoj kun pli ol 1500 m.

La municipon konsistigas la urbo Delčevo kaj aliaj 21 vilaĝoj. Ili estas:

Bigla | Vetren | Virče | Vratislavci | Gabrovo | Grad | Dramče | Zvegor | Iliovo | Kiselica | Kosovo Dabje | Nov Istevnik | Očipala | Poleto | Razlovci | Selnik | Stamer | Star Istevnik | Trabotovište | Turija | Čiflik

Najbaraj municipoj estas:

Opština Pehčevo la sudoriento, Opština Berovo en la sudo, Opština Vinica la sudokcidento kaj Opština Makedonska Kamenica en la nordokcidento. En la nordoriento kaj en la oriento estas ŝtata limo kun Bulgario.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Noto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Делчево en la makedona Vikipedio.