Opština Jegunovce
Opština Jegunovce | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 1215 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 4′ N, 21° 7′ O (mapo)42.0721.12Koordinatoj: 42° 4′ N, 21° 7′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 461 m [+] | ||
Areo | 176,93 km² (17 693 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Opština Jegunovce ( Makedona: Општина Јегуновце, Albana: Komuna e Jegunovcit ) estas unu el 80 komunumoj de Norda Makedonio. En 2002 loĝis ĉi tie 10790 loĝantoj. Administra centro de la komunumo estas la loĝloko Jegunovce.
Loko, priskribo[redakti | redakti fonton]
Ĝi situas en la nordorienta parto de la Polog regiono. Ĝi havas surfacon de 176,93 km².
La suda parto situas en la valo de la rivero Vardar, de kiu ĝi leviĝas orienten ĝis la montaro Žeden (maks. 1200 m super marnivelo). Tamen, la norda parto leviĝas en la Šar Montoj Nacia Parko (Piribeg Monto 2524 m super marnivelo). La alteco de la areo estas do proksimume de 350 m al 2524 m.
Nur tri regionaj vojoj kondukas tra la komunumo - R1203, R2234 kaj R2242. Krome trairas ĉi tie la fervoja linio de Tetovo al Skopjo.
La komunumo konsistas entute el 17 vilaĝoj, kiuj estas Jegunovce, Belovište, Jažince, Jančište, Kopance, Orašje, Podbrege, Preljubište, Raotince, Ratae, Rogačevo, Šemševo, Siričino, Staro Selo, Tudence, Vratnica, Žilče.
Najbaraj komunumoj estas:
Opština Saraj en la oriento, Opština Želino en la sudo, Opština Tetovo en la sudokcidento kaj Opština Tearce en la okcidento. La ŝtata limo kun Kosovo transiras la nordon kaj orienton.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 10.790 homoj.
El la totala nombro, 4.642 albanoj (44,02 %), 5.963 makedonoj (55,26 %), kaj la ceteraj.
Laŭ religio: ortodoksaj 6.078, islamanoj 4.692, kaj aliaj.
Referenco[redakti | redakti fonton]
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Јегуновце en la makedona Vikipedio.
Statistikoj: https://www.citypopulation.de/php/northmacedonia-admin.php