Opština Kruševo
Opština Kruševo | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7000 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 8′ N, 21° 16′ O (mapo)41.1421.26Koordinatoj: 41° 8′ N, 21° 16′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 849 m [+] | ||
Areo | 190,68 km² (19 068 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Opŝtina Kruŝevo ( Makedona: Општина Крушево, Albana: Komuna e Krushevës ) estas unu el la 80 komunumoj de Norda Makedonio. En 2002 tie vivis 9 684 loĝantoj. Administra centro de la komunumo estas la urbo Kruŝevo.
Loko, priskribo[redakti | redakti fonton]
Opština kun areo de 190,68 km² situas en la norda parto de la regiono Pelagono.
Ĉe la suda rando de la areo fluas la rivero Nigra Rivero. Altitudo en ĉi tiu parto kaj laŭ la orienta rando estas ĉirkaŭ 650 - 800 m. En la okcidento kaj ĉefe en la nordo ĝi atingas preskaŭ 1800 m. (Monto Stara Musica - 1791 m.)
Opština konsistas el la urbo Kruševo kaj aliaj 17 vilaĝoj:
Aldanci, Ariljevo, Birino, Borino, Bučin, Vrbojec, Gornji Divljaci, Donji Divljaci, Jakrenovo, Miloševo, Norovo, Ostrilci, Presil, Pusta Reka, Sadževo, Sveti Mitrani, Selce.
Laŭ la censo de 2002 loĝis tie makedonanoj (62,8 %), albanoj (21,3%), valaĥoj (10,5%), kaj aliaj.
Najbaraj municipoj estas:
Opština Drugovo kaj Opština Plasnica en la nordokcidento, Opština Makedonski Brod en la nordo, Opština Dolneni kaj Opština Krivogaštani en la oriento, Opština Mogila en la sudo, Opština Demir Hisar en la okcidento.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Крушево en la makedona Vikipedio. Statistikoj:
- http://www.stat.gov.mk/pdf/kniga_13.pdf - paĝo 35