Opština Mavrovo kaj Rostuša

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Opština Mavrovo kaj Rostuša
Komunumo de Nord-Makedonio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Nord-Makedonio
Regiono regiono Polog
Poŝtkodo 1257
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 042  (2021) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 37′ N, 20° 35′ O (mapo)41.6120.59Koordinatoj: 41° 37′ N, 20° 35′ O (mapo) [+]
Alto 1 835 m [+]
Areo 663,19 km² (66 319 ha) [+]
Opština Mavrovo kaj Rostuša (Nord-Makedonio)
Opština Mavrovo kaj Rostuša (Nord-Makedonio)
DEC
Opština Mavrovo kaj Rostuša
Opština Mavrovo kaj Rostuša
Situo de Opština Mavrovo kaj Rostuša

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mavrovo and Rostuša Municipality [+]
vdr

Opština Mavrovo kaj Rostuša (makedone Општина Маврово и Ростушa, albane Komuna e Mavrovës dhe Radostushës) estas unu el 80 komunumoj de Norda Makedonio, situanta ĉe la limo al Albanio. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 5 042 homoj[1][2] sur areo de 663,19 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 8 loĝantoj/km². Administra centro de la komunumo estas la loĝloko Rostuša.

Loko, priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas en la okcidenta parto de la ŝtato, en la regiono Polog. La komunumo situas plejparte en la Nacia Parko Mavrovo. La alteco de la areo estas ĉirkaŭ 650 m en la valo de la rivero Radika ĝis la supro de la monto Velký Korab (Голем кораб) - 2764 m.

Ĉe la orienta rando de la komunumo pasas la ĉefvojo A2 / E65, kiu ligas Gostivar kaj Kičevo.

La komunumo konsistas el la loĝloko Rostuša kaj 41 aliaj vilaĝoj, kiuj estas Adžievci, Beličica, Bibaj, Bituše, Bogdevo, Boletin, Cerovo, Duf, Galičnik, Grekaj, Janče, Kičinica, Krakornica, Lazaropole, Leunovo, Mavrovi Anovi, Mavrovo, Ničpur, Nikiforovo, Nistrovo, Nivište, Novo Selo, Orḱuše, Prisojnica, Ribnica, Rosoki, Selce, Sence, Skudrinje, Sretkovo, Sušica, Tanuše, Trebište, Tresonče, Velebrdo, Viduše, Volkovija, Vrben, Vrbjani, Žirovnica kaj Žužnje.

Najbaraj municipoj estas:

Opština Mavrovo kaj Rostuša - vilaĝoj

Opština Gostivar norde, Opština Kičevo oriente, Opština Debar sude. Ĉe la okcidenta rando estas la ŝtata limo kun Albanio.

Ĉirkaŭ Opština Mavrovo kaj Rostuše
Gostivar
Albanio Opština Mavrovo kaj Rostuše Kičevo
Debar

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 8 618 homoj.

El la suma nombro, estis 1 483 albanoj (17,21 %), 4 349 makedonoj (50,46 %), 2 680 Turkoj (31,10 %), kaj la ceteraj.

Laŭ religio: islamanoj 8 355 (96,9 %) kaj aliaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Noto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Маврово и Ростуше en la makedona Vikipedio.