Opština Ohrid
Opština Ohrid | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 6000 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 55 749 () [+] | ||
Loĝdenso | 143 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 8′ N, 20° 48′ O (mapo)41.14055555555620.8025Koordinatoj: 41° 8′ N, 20° 48′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 747 m [+] | ||
Areo | 389,93 km² (38 993 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Opština Ohrid estas unu el 80 komunumoj de norda Makedonio. Fine de 2002 tie vivis 55.749 loĝantoj. Administra centro de la komunumo estas la urbo Ohrid.
Loko, priskribo[redakti | redakti fonton]
Opština Ohrid situas en la okcidento de la stato en la Sudokcidento regiono. Opština Ohrid, kun areo de 389,93 km², situas en la orienta parto de la Lago de Ohrid-Valo. Proksime de la lago estas alteco de ĉirkaŭ 700 m. Direkte al la nordo, sed ĉefe oriente, ĝi leviĝas alte en la montojn (montoj Galičica) ĝis pli ol 2000 m.
Opština konsistas el la urbo Ohrid kaj aliaj 28 vilaĝoj:
Dolno Lakočerej, Elšani, Elešec, Gorno Lakočerej, Konjsko, Kosel, Kuratica, Lagadin, Leskoec, Livoišta, Ljubaništa, Openica, Orman, Peštani, Plakje, Podmolje, Rača, Ramne, Rasino, Rečica, Sirula, Skrebatno, Sveti Stefan, Sviništa, Šipokno, Trpejca, Vapila, Velestovo, Velgošti kaj Zavoj.
Najbaraj komunumoj estas:
Opština Debarca norde, Opština Demir Hisar nordoriente kaj Opština Resen oriente.
Sudokcidente ĝi transiras la ŝtatan limon kun Albanio.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 55.749 homoj.
El tiuj: makedonoj 47 344 (84,9%), albanoj 2 962(5,3%), turkoj 2 268 (4,1%) kaj aliaj.
Laŭ religio: Ortodoksaj 47 468 (85,1%), islamanoj 7 684 (13,78%), katolikoj 132 (0,23%) kaj aliaj.
Referenco[redakti | redakti fonton]
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Охрид en la makedona Vikipedio.
Statistikoj: https://www.citypopulation.de/php/northmacedonia-admin.php