Opština Probištip
Opština Probištip | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2300 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 1′ N, 22° 9′ O (mapo)42.0122.15Koordinatoj: 42° 1′ N, 22° 9′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 325,57 km² (32 557 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Opština Probištip estas unu el la 80 komunumoj en Norda Makedonio. Ĝi situas en la nordokcidenta parto de la Orienta Regiono. Ĝia areo estas 325,57 km² kaj en 2002 havis 16.193 loĝantojn. Administra centro de la komunumo estas la urbo Probištip.
Loko, priskribo[redakti | redakti fonton]
Ĝi situas sur la sudaj deklivoj de la Osogovo-Montoj. Sudokcidento de la komunumo situas sur la malaltebenaĵoj apud la riveroj Belošica kaj Zletovica je alteco de ĉirkaŭ 350 - 500 m. En la nordoriento tamen la alteco atingas preskaŭ 1670 m.
Opština konsistas el la urbo Probištip kaj el la urbo Zletovo aliaj 34 vilaĝoj:
Buneš, Bučište, Gajranci, Gorni Stubol, Gorno Barbarevo, Grizilevci, Gujnovci, Dobrevo, Dolni Stubol, Dolno Barbarevo, Dreveno, Drenok, Zarepinci, Zelengrad, Jamište, Kalnište, Kukovo, Kundino, Lezovo, Lesnovo, Marčino, Neokazi, Pestršino, Petrišino, Pišica, Plešanci, Puzdreci, Ratavica, Strisovci, Tursko Rudari, Trmoš, Tripatanci, Troolo, Štalkovica.
Najbaraj municipoj estas:
Opština Kratovo en la nordo, Opština Kočani en la oriento, Opština Češinovo-Obleševo en la sudoriento, Opština Karbinci en la sudo, Opština Štip en la sudokcidento kaj Opština Sveti Nikola en la okcidento.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Пробиштип en la makedona Vikipedio.
Statistikoj:
https://www.citypopulation.de/php/northmacedonia-admin.php
http://www.stat.gov.mk/pdf/kniga_13.pdf
Kategorio: Komunumo de Nord-Makedonio