Opština Radoviš

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Opština Radoviš

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 41° 5′ N, 21° 1′ O (mapo)41.08888888888921.012222222222Koordinatoj: 41° 5′ N, 21° 1′ O (mapo) [+]
Alto 508 m [+]
Areo 497,48 km² (49 748 ha) [+]
Situo de Opština Radoviš
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Radoviš Municipality [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Opština Radoviš

Radoviš aŭ Radoviŝ estas urbo kaj municipo (Opština Radoviš: konsistas el la urbo Radoviš kaj el 80 komunumoj) en Nord-Makedonio, kiu situas en la sudorienta regiono de la lando. Ĝia areo estas 497,48 km² kaj en 2018 ĝi havis 29 132 loĝantojn[1].

Urbo Radoviš[redakti | redakti fonton]

Administra centro de la komunumo estas de la urbo Radoviš. Kvankam la urbo situas je 380 metroj super la marnivelo ĝi estas ĉirkaŭita de multnombraj montoj. La klimato de Radoviš estas mediteranea kontinenta.

Vilaĝoj en Opština Radoviš.

Opština Radoviš[redakti | redakti fonton]

Opština Radoviš situas en la norda parto de la valo Strumica. Ĝi leviĝas norde al la deklivoj de la montoj Plačkovica kaj sude al la montoj Smrdešnik. Pro tio la altitudo de la areo en la sudo estas ĉirkaŭ 300 m kaj norde ĝi altiĝas ĝis ĉirkaŭ 1700 m.

Ali Koč, Ali Lobasi, Bučim, Češme Maale, Ćoselija, Damjan, Držani, Durutlija, Hudaverlija, Injevo, Jargulica, Kalauzlija, Kaluđerica, Karadžalar, Karalobosi, Kodžalija, Kozbunar, Novo Selo, Oraovica, Papavnica, Podareš, Pogulevo, Pokrajčevo, Prnalija, Rakliš, Smilanci, Suldurci, Supurge, Šaintaš, Šipkovica, Šturovo.

Najbaraj municipoj[redakti | redakti fonton]

Opština Vinica en la nordo, Opština Berovo en la oriento, Opština Vasilevo en la sudoriento, Opština Konče en la sudokcidento, Opština Štip okcidente kaj Opština Karbinci en la nordokcidento.

Ĉirkaŭ Opština Radoviš
Karbinci Vinica
Štip Opština Radoviš Berovo
Konče Vasilevo

Transporto[redakti | redakti fonton]

La ĉefa vojo A4 trapasas la valon en la suda parto. Ĝi ligas la urbojn Štip kaj Strumica.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

ЕкспедицијаЛакавичко 190.jpg

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Nord-Makedonio

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

(angla) Urbodomo de Radoviš

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Радовиш en la makedona Vikipedio.

  1. (en) Statistical Regions and Municipalities