Opština Rankovce
Opština Rankovce | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 1316 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 11′ N, 22° 6′ O (mapo)42.18333333333322.1Koordinatoj: 42° 11′ N, 22° 6′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 819 m [+] | ||
Areo | 240,71 km² (24 071 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Opština Rankovce estas unu el la 80 komunumoj en Norda Makedonio. La areo estas 240,7 km². En 2002 vivis 3738 loĝantoj. Administra centro de la komunumo estas de la vilaĝo Rankovce.
Loko, priskribo[redakti | redakti fonton]
Ĝi estas unu el la 6 komunumoj de la Nordorienta Regiono. Opština situas en malaltebenaĵo nomata Slaviško Pole aŭ Slaviště en alteco de ĉirkaŭ 500 m.
La rivero Kriva Reka fluas tra la valo. La sudorienta parto de la municipo etendiĝas en la ebenaĵon de la Osogovska Montaro. Estas vastaj arbaroj kaj la alteco atingas preskaŭ 1500 m.
Norde de la valo, la pejzaĝo malrapide leviĝas al la montoj Kozjak kaj German, ĝis alteco de ĉirkaŭ 1350 m.
Najbaraj municipoj estas:
Opština Kriva Palanka en la oriento, Opština Kratovo en la sudo kaj Opština Staro Nagoričane en la okcidento. En la nordo ĝi limas al la serba komunumo Trgoviste.
Opština estas kampara kaj konsistas el 18 vilaĝoj, kiuj estas:
Baratlija, Vetunica, Vrżogrnci, German, Ginovci, Gulinci, Krivi kamen, Ljubinci, Miłutince, Odreno, Opiła, Otošnica, Piklište, Petralica, Psača, Radibuš, Rankovce, Stanča.
Transportado
La suda parto de la komunumo de pasas aŭtovojo A2 / E 871.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Ранковце en la makedona Vikipedio.
Statistikoj: https://www.citypopulation.de/php/northmacedonia-admin.php
Kategorio: Komunumo de Nord-Makedonio