Oper und Drama

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Titolpaĝo de la unua presaĵo

Oper und Drama [eo: Opero kaj dramo] estas la plej ampleksa kaj plej grava artoteoria traktaĵo de Richard Wagner, kiun li verk ekde septembro de 1850 ĝis februaro 1851 en la ekzilo en Zuriko kaj omagis al sia amiko Theodor Uhlig. Pli malfrue li publikigis ĉi tiun ampleksan traktaĵon en la volumoj tri kaj kvar de siaj kolektaj traktaĵoj. Richard Strauss nomis ĝin „La libro de ĉiuj libroj pri muziko“[1].

Intenco de Wagner[redakti | redakti fonton]

En siaj traktaĵoj Die Kunst und die Revolution same kiel Das Kunstwerk der Zukunft Wagner jam estis plendinta pri la disfalo de la arto kaj provinta montri vojojn al ideala artoformo, al tutarta verko enprenan ĉiujn artojn. Centran rolon ludu je tio la kunfandiĝo de dramo kaj muziko al muzikdramo. Wagner subdividis sian libron en jenajn tri ĉapitrojn:

  • La opero kaj la esenco de la muziko
  • La dramo kaj la esenco de la drama poezio
  • Poezio kaj muziko en la dramo de la estonteco

Wagner klarigas en la unuaj partoj la diferencon inter vorta kaj muzika poezio kaj difinas la muzikon kiel la plej perfekta formo de homa lingva, kiel krono de la poezio. La scienco malvolvis al ni la "organismon de la lingvo, sed kion ĝi montris al ni, estis formortinta organismo, kiun nur la plej alta poetomizero povas revigigi, nome per tio, ke ĝi la vundojn, kiujn tranĉis la anatomia sekcilo, refermas al la korpo de la lingvo, kaj enspiras al ĝi la spiron, kiu animu ĝin por sinmovado. Ĉi tiu spiro tamen estas: – La muziko!"

La poetokomponisto klarigas plue la apartan efikon de aliteraciaj versoj kaj de harmonia modulado per pra-parencaj tonoj, por tiel povi esprimi la plej grandajn sentajn sensaciojn. Li priskribas la metian procedon, por trovi certajn tonojn kaj tonalojn. Tiom Wagner fakte evoluis kiel „tonmetisto“ novan metodon, por atingi plejeble grandan efikon sur homajn sentojn. Li estas la unua komponisto, kiu preskaŭ science okupiĝas pri la efiko de muziko, simile al la berlina fizikisto Hermann von Helmholtz, kiu preskaŭ samtempe okupiĝuis pri la fiziologia funkcio de muziko kaj publikigis la „doktrinon de la tonsentoj kiel fiziologia bazo de la muziko“.[2]

Sonpentrado kaj gvidmotivoj[redakti | redakti fonton]

La muziko resp. la harmonio (kiel la virina) estas la „naska elemento“, kiu enprenas la poetan intencon nur kiel generan semon, tekstas Wagner – kaj plue li filozofias pri la plej bona funkciado de orkestro por la perado de muziko kaj inventas la terminon „sonpentrado“. Unuafoje komponisto provis „plani“ kiel ĉe desegnotabulo la efikon de muziko, uzi muzikon, por „krei en trankvila fazo de la drama agado streĉojn“, por tiamaniero veki kaj kreskigi en la aŭskultanto atendojn kaj deziregojn. La muziko devas pli alparoli la senton ol la racion de la enprenanto. Poste li iras al la „melodiaj momentoj“ kiuj kiel „sentaj vojmontriloj“ estas gravaj komponantoj de la dramo, tiel ke ni „memoras pri la ideo“ kaj la „memoro ideigas“ nin. Wagner ĉi tie klarigas sian „gvidmotivo-teknikon“, kiun li sekve uzos en Der Ring des Nibelungen, kiun li malmulte poste ekverkis, kiel „senfina melodio“ tiel fenomene kiel transportiloj de la agado.

La tonpoeto Wagner argumenas finfine, ke efektoplena dramo povas naskiĝi nur el muzikigita poezio, kaj ke poeto kaj muzikisto devas interagordiĝi tiel, ke perfekta muziko esprimo estas realigata. „Kio ne indas esti kantata, tio ankaŭ ne indas la versadon“, li asertas konsekvence. En „elrigardo“ Wagner metas ligon al la revolucia ŝanĝo de la artoj:

Kie nun la ŝtatisto senesperiĝas, la politikisto sinkigas la manojn, la socialisto sin penas per senfruktaj sistemoj, ja eĉ la filozofo ankoraŭ nur povas interpreti, sed ne profeti [...], Tie estas nun la artisto, kiu klarvide povas ekkoni formojn, kiuj montriĝas al la sopiro, kiu deziregas la unusole veran – la homon. La artisto povas vidi ankoraŭ neformitan mondon formita en la antaŭo [...]. Sed lia ĝuo estas mesaĝo [...], tiel li ankaŭ trovas la korojn, eĉ la sentojn, kun kiuj li povas komuniko. [...] La produktanto de la artverko de la estonteco estas neniu alia ol la artisto de la nuntempo, kiu komprenetas la vivon de la estonteco kaj sopiras esti entenata en ĝi. Kiu nutras en si ĉi tiun sopiron el la plej propra povo, tiu jam nun vivas en pli bona vivo – nur unu tamen povas tion: – la artisto.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Komp. Roland Tenschert: Richard Wagner im Urteil von Richard Strauss. Aus Briefen und mündlichen Äußerungen des Meisters. En: Schweizerische Musikzeitung 94, 1954, p. 328.
  2. Hermann v. Helmholtz: Die Lehre von den Tonempfindungen als physiologische Grundlage für die Theorie der Musik, Brunsvigo, 1863
  3. Richard Wagner, Oper und Drama, eldonita de Klaus Kropfinger, Stutgarto 1984.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Richard Wagner: Oper und Drama. Lepsiko: Weber 1852 (ankaŭ Stutgarto: Reclam 1984, ISBN 3-15-008207-2)
  • Richard Wagner: Sämtliche Schriften und Dichtungen, Lepsiko 1911
  • Sven Friedrich: Richard Wagner, Werke, Schriften und Briefe, Digitale Bibliothek, Berlino 2004.