Operaciumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Operaciumo (psikologio).
La labortablo de Ubuntu, Linukso-operaciumo de Canonical Ltd

En komputiko, operaciumo, ankaŭ nomata operacia sistemooperaciada sistemomastruma sistemo (angle: Operating systemOS), estas speciala programaro, sen kiu ne eblas uzi plispecifajn programarojn. Ĝi oficas kiel "bazo", al kiu aliaj programaroj apogiĝas, kiuj do devos esti projektataj por tiu operacio, alie ili ne estos rekonataj.

Laŭ pli serioza difino, operaciumo estas aro de subrutinoj kaj strukturo de datumoj respondecaj pri la kontrolo kaj administrado de komputilaj aparataroj kaj de programaroj, kiuj estas rulataj sur la komputilo.

Kutime, operaciumo antaŭaranĝas por la uzanto grafikan aŭ tekstan interfacon por atingi la aparataron (diskoj, memoro, I/O) de la sistemo. En sistemoj kun pluruzanto-reĝimo, tia atingo dependas de la rajtoj de ĉiu unuopa uzanto.

Tia atingo dependas, en sistemoj kiuj funkcias en pluruzanta reĝimo, de rajtoj de ĉiu uzanto.

La ĉefa tasko de la operaciumo estas permesi al la uzanto, homa aŭ ne, rekte interagi kun la maŝino.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale moderna operaciumo strukturiĝas en kelkaj defaŭltaj partoj:

  • La kerno: grupo de fundamentaj funkcioj, strikte ligitaj inter ili kaj kun la aparataro, kiuj estas rulataj kun la plej grandaj rajtoj, la kerna reĝimo; la kerno havigas la bazajn funkciojn por ĉiuj aliaj partoj de la operaciumo, kiuj plenumas proprajn funkciojn per servoj oferataj de la operaciumo. La kerno, laŭ la tipo de operaciumo, povas enhavi aliajn partojn (klasika kerno, unupecamodula) aŭ plenumi nur bazajn funkciojn, delegante plejeble multe funkciojn al objektoj/eksteraj kondukantoj (mikrokerno);
  • La administrilo de dosiersistemo: ĝi plenumas petojn por akiri al amasmemoriloj. Ĝi estas uzata kiam oni akiras al dosiero en disko kaj konservas trakon de malfermitaj dosieroj kaj de permesoj por akiri al dosieroj. ;
  • Sistemo de virtuala memoro, kiu disponigas petatan memoron de programaroj kaj de operaciumo mem, konservas en amasmemorilo la zonojn de memoro momente ne uzatajn de programarojn kaj garantias, ke la permutitaj paĝoj estas reenmetitaj en memoro, se petitaj;
  • Planilo, kiu skandas la tempon de plenumo de pluraj procezoj kaj garantias, ke ĉiu procezo estas rulata dum petita tempo;
  • Bufro, kiu ricevas de programaroj la presotajn datumojn kaj ĝi presas ilin laŭ ordo, tiel ke programaroj povas daŭrigi sen atendi, ke presado terminas;
  • Grafika interfaco (Ŝelo) kiu permesas homojn interagi kun maŝino.

Operaciumoj por labortablaj kaj porteblaj komputiloj[redakti | redakti fonton]

Operaciumoj por mobilaj aparatoj[redakti | redakti fonton]

Realtempaj operaciumoj[redakti | redakti fonton]

Realtempa operaciumo estas speciala ĝenro de operaciumo, kapablaj garantii respondon en fiksita tempo (milisekundoj aŭ mikrosekundoj) al ĉiu ekstera okazo. Ĉi tiu rekvizito influas en la strukturo de la sistemo: realtempaj sistemoj uzas ofte la polling-teĥniko anstatŭ ol interrompo por administri la aparatojn keaj ne havas virtualan memoron. La realtempaj sistemoj troviĝas ofte en industria aŭ muzika kadroj aŭ kie respondo de sistemo en maksima tempo antaŭfiksita necesas.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • itale Architettura dei Sistemi di Elaborazione, volume 1 - Fondamenti!, firmware, architetture parallele. F. Baiardi, A. Tomasi e Marco Vanneschi, 1988, Franco Angeli Edizioni, ISBN 88-204-2746-X.
  • itale Architettura dei Sistemi di Elaborazione, volume 2 - Sistemi operativi, multiprocessore e distribuiti. F. Baiardi, A. Tomasi, Marco Vanneschi, 1987, Franco Angeli Edizioni, ISBN 88-204-2746-X.
  • itale Sistemi operativi - Concetti ed esempi. A. Silberschatz, P. Galvin, G. Gagne, 2006, Pearson Education Italia, ISBN 88-7192-233-6.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]