Operaco Bernhard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Operaco Bernhard estis monfalsa agado en la nazia Germana Imperio, fare de organizo SD en konstruaĵo RSHA. Ĝi estas la ĝis nun plej granda monfalsa agado en la historio. La agado celis inundi Brition per falsaj monoj, kaŭzante per tio hiperinflacion, perturbi la britan ekonomion. Aliflanke la nazioj celis grandajn enspezojn el tio.

Eventoj[redakti | redakti fonton]

La operacon nomis Walter Schellenberg – gvidanto de SD – laŭ sia estro Sturmbannführer Bernhard Krüger. Pri la operaco respondecis verŝajne en RSHA la „Amt VI (SD Ausland) F (Technische Hilfsmittel)“.

La falsado okazis en nazia koncentrejo Sachsenhausen, en barakoj 18 kaj 19, kie laboris 144 ĉefe judaj kaptitoj. Ili falsis eksterlandajn monbiletojn, ĉefe anglan pundon en valoro de miliardoj, por malstabiligi la popolekonomion de la aliancanoj. La produktado atingis sian pinton en somero de 1943 kun monate ĉ. 650.000 monbiletoj. La surmerkatigebla proporcio estis 7,5 %.

Oni produktis biletojn de £ 5, £ 10, £ 20 und £ 50, laŭ kalkuloj 100 milionojn inter 1942 kaj 1945. Oni enmerkatigis nur parton de la pundoj, grandparte oni aĉetis per ili devizojn, kaj apogis diversajn agadojn de SS per tiuj falsaj monoj. Tiel oni elpagis la spionon Cicero (Elyesa Bazna) per falsa mono. Plimulto de la falsa mono alvenis la merkaton en Hispanio, Portugalio, Svislando (62,5 %; 7,5 milionoj), alia parto en Danio, Svedio, Norvegio (25 %; 3 milionoj), pluaj 12 % en Turkio kaj aliaj landoj.

Fine de la milito, la pregplatoj kaj restinta falsa mono estis sinkigita en la aŭstra Toplitz-lago. Oni elakvigis ties parton nur en 1959 kaj en 1984.

La falsoj estis perfektaj, oni ne povis trovi diferencon al la originala. Kelkaj iamaj kaptitoj poste do povis tuj rimarki la falsajn monojn, ĉar ili trapikis dum postlaboro la britan blazonon, kion neniu brita patrioto farintus.

Oni apartigis la biletojn al la klasoj A, B kaj C. La monbiletoj de A-klaso estis la plej altkvalitaj, akcepteblaj eĉ por bankoj. La Banko de Anglio post la dua mondmilito reprenis ĉiujn 20- kaj 50-pundajn biletojn kaj anstataŭigis ilin per nova serio, poste la pli malgrandajn 5-10 pundajn.

Okazis ankaŭ falsado de la jugoslavaj monbiletoj (1943), usona dolaro, poŝtmarkoj, diversaj ŝtataj kaj lokaj dokumentoj, atestiloj, identigiloj.

El la iamaj 144 judoj hodiaŭ vivas ankoraŭ Adolf Burger, kiu eĉ verkis libron pri siaj travivaĵoj kaj eĉ nuntempe prelegas por lernejanoj (2008). Alia falsisto estas Abraham Sonnenfeld, kies patro posedis en Transilvanio presejon.

Filmoj[redakti | redakti fonton]