Atenco de la 20-a de julio 1944

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Operaco Valkirio)
Operaco Valkirio
Historia periodo: Dua mondmilito
Celo: Adolf Hitler
Sekvoj: Leĝeraj vundoj de Adolf Hitler, morto de kelke da oficiroj
Dato: 6-a de junio kaj 20-a de junio 1944
Loko: Lupa remparo
Atencanto: Claus Schenk von Stauffenberg
Uzita armilo: bombo
vdr

La atenco de la 20-a de julio 1944 estis provo je puĉo kontraŭ la naziisma registaro de Germanio kaj mortigi Adolf Hitler. La planon realigis je la 20-an de julio 1944 oficiroj de la germana armeo (Wehrmacht) kaj aliaj organizaĵoj. Estro de la komploto estis kolonelo Claus von Stauffenberg.

La plano ricevis de la konspiraciuloj la nomon "Operaco Valkirio" (germane: Operation Walküre [valkire]). Stauffenberg mem efektivigis la atencon al Hitler dum armea staba konferenco en la stabejo Wolfsschanze ĉe Rastenburg (post 1945 alinomita Kętrzyn) en Orienta Prusio, tre vasta kaj ege sekurigita bunkra komplekso.

La atenco malsukcesis pro pluraj kialoj. Pro anoncita vizito de Benito Mussolini la konferenco estis malprokrastita je duona horo, tiel restis malmulte da tempo por eksplod-pretigi la bombon, por kio Stauffenberg, kiu havis nur unu brakon kaj nur du fingrojn, bezonis helpon de sia adjutanto Werner von Haeften. La kolonelo metis tekon kun la tempfiksita bombo sub la mapo-tablon, super kiu kliniĝis Hitler kaj pluraj oficiroj. La tablo estis el tre dika kaj forta kverka ligno. Krome la konferenco okazis ne en solida betona bunkro, sed en surtera barako parte ligna; pro varmo la fenestroj estis malfermitaj. Pro tempomanko Stauffenberg sukcesis eksplod-pretigi nur unu kilogramon da eksplodaĵo, kvankam li havis du.

Post demeto de la bombo-teko la kolonelo foriris pretekste, ke li devas telefoni al Berlino. Sed li kaj lia adjutanto preterpasis la telefonejon, iris al atendanta aŭto kaj per ĝi al proksima aerodromo, de kie ili flugis al Berlino. Tie Stauffenberg intencis kunagi en la ribelon kaj transpreni la povon. La eksplodon de la bombo li aŭdis survoje kaj tial supozis, ke la atenco sukcesis.

Efektive la bombo eksplodis je 12:42, mallonge post la foriro de Stauffenberg kaj vundis Hitler-on, sed ne grave. Iu ĉeestanto estis formetinta la tekon pli profunden sub la tablon, kiu protektis la ĉeestantojn. La barako estis detruita, sed la eksplodo estis tro malforta por mortigi ĉiujn ĉeestantojn. Kvar vunditoj mortis en hospitalo, sed Hitler estis nur iomete vundita.

En Berlino generalo Friedrich Olbricht, kiu devis lanĉi la transprenon de gvidaj pozicioj, hezitis pro miskompreno kaj necerteco, ĉar jam kvin tagojn antaŭe necesis nuligi la ekigitan operacon. Joseph Goebbels organizis reziston al la ribeluloj kaj sukcesis defendi sin ĝis la vespero, kiam Hitler parolis per radio; tiu pruvo, ke li estis viva, certigis la malsukceson de la puĉo.

Hitler ordonis al Heinrich Himmler esplori la kaŭzon de la eksplodo. Ankoraŭ samtage la konspiraciuloj estis arestitaj en sia oficejo ĉe strato Bendlerstraße (milit-ministerio) en Berlino; Stauffenberg estis pafita en la ŝultron. Lia armea superulo generalo Fromm improvizis armean tribunalon, kiu kondamnis la konspiraciulojn al morto (la ekzisto de tiu tribunalo ne estas certa). La verdikto estis plenumita samnokte. Fusilumitaj estis ne nur Stauffenberg, sed ankaŭ lia frato Berthold kaj aliaj. Kvankam Fromm tiel provis kvietigi suspekton kontraŭ li mem, ankaŭ li estis poste kondamnita kaj ekzekutita.

Pliaj komplotintoj estis generalo Ludwig Beck, Carl Goedeler, Alfred Delp, vickolonelo Robert Bernardis, Carl Szokoll, Grafo Hans-Jürgen von Blumenthal, Adam von Trott zu Solz, Gottfried von Bismark kaj la rusa princino Marie Vassiltchikov (Мария Илларионовна Васильчикова). Dekoj da aliaj, inter ili feldmarŝalo Erwin von Witzleben, feldmarŝalo Erwin Rommel kaj generalo Günther von Kluge, poste estis devigitaj mortigi sin mem. Entute estis ekzekutitaj aŭ devigitaj sin mortigi ĉirkaŭ 200 homoj. Inter ili estis generalo-feldmarŝalo Erwin von Witzleben, 19 generaloj, 26 koloneloj, du ambasadoroj, unu ministro, tri vicministroj kaj la estro de la regna krim-polico.

Aliaj atencoj kontraŭ Hitler[redakti | redakti fonton]

La atenco de la 20-a de julio 1944 estas pro la elstareco de siaj plenumintoj la plej konata, sed ne la sola atenco al Hitler. Aliaj estis: