Soveta invado de Manĉurio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Operaco aŭgusta ŝtormo)
Soveta invado de Manĉurio.

La Soveta invado de Manĉurio, formale konata kiel la Manĉuria Strategia Ofensiva Operaco (ruse Манчжурская стратегическая наступательная операция, lit. Manĉĵurskaja Strategiĉeskaja Nastupatelnaja Operacija) aŭ simple Manĉuria Operaco (ruse Маньчжурская операция), startis la 9an de aŭgusto 1945 pere de soveta invado de la japana pupa ŝtato Manĉukuo. Ĝi estis la lasta kampanjo de la Dua Mondmilito, kaj la plej granda el la Sovet–Japana Milito de 1945, kiu pluigis la malamikecon inter Sovetunio kaj la Japana Imperio post preskaŭ ses jaroj de paco, dum Sovetunio havis militojn okcidente. Sovetaj akiroj en la kontinento estis Manĉukuo mem, Mongukuo (en Interna Mongolio) kaj norda Koreio. La soveta eniro en milito kaj la malvenko de la Kŭantunga Armeo estis grava faktoro por la decido de la japana registaro akcepti la kapitulacon de Japanio kiel senkondiĉa kapitulaco, ĉar evidentiĝis, ke Sovetunio ne havis intencon agadi kiel tria partio en la negocado de finigo de la milito akceptante kondiĉojn.[1][2][3][4][5][6][7][8]

Ekde 1983, la operaco estis nomita Operaco Aŭgusta Ŝtormo laŭ esprimo de la usonarmeo historiisto David Glantz uzita kiel titolo por artikolo tiutema.[9]

La Ruĝa Armeo disponis el miliono kaj duono da homoj, plus malgranda mongola truparo, kio estis duoblo de la japana disponeblo. La sovetoj suferis 12 000 mortojn, dum la japanoj 20 000 laŭ siaj propraj fontoj al 83 000 laŭ sovetoj. Krome estis 600 000 japanaj militkaptitoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. LTC David M. Glantz, "August Storm: The Soviet 1945 Strategic Offensive in Manchuria". Arkivigite je 2017-09-09 per la retarkivo Wayback Machine Leavenworth Papers No. 7, Combat Studies Institute, Februaro 1983, Fort Leavenworth Kansas.
  2. "Battlefield Manchuria – The Forgotten Victory", Battlefield (documentary series), 2001, 98 minutoj.
  3. Hayashi, S. (1955). Vol. XIII – Study of Strategic and Tactical peculiarities of Far Eastern Russia and Soviet Far East Forces. Japanese Special Studies on Manchuria. Tokyo, Military History Section, Headquarters, Army Forces Far East, US Army.
  4. Drea, E. J. (1984). "Missing Intentions: Japanese Intelligence and the Soviet Invasion of Manchuria, 1945". Military Affairs. 48 (2): 66–73. JSTOR 1987650.
  5. Robert Butow, Japan's Decision to Surrender, Stanford University Press, 1954 ISBN 978-0-8047-0460-1.
  6. Richard B. Frank, Downfall: The End of the Imperial Japanese Empire, Penguin, 2001 ISBN 978-0-14-100146-3.
  7. Robert James Maddox, Hiroshima in History: The Myths of Revisionism, University of Missouri Press, 2007 ISBN 978-0-8262-1732-5.
  8. Tsuyoshi Hasegawa, Racing the Enemy: Stalin, Truman, and the Surrender of Japan, Belknap Press, 2006 ISBN 0-674-01693-9.
  9. David M. Glantz, "August Storm: The Soviet 1945 Strategic Offensive in Manchuria".