Operejo Garnier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fronta fasado de la operejo, antaŭ la avenuo de la Operejo.

La operejo Garnier, aŭ palaco Garnier [prononcu garnie] (franclingve Opéra GarnierPalais Garnier) estas unu el la du operejoj de Parizo. Ĝi troviĝas je la norda fino de la avenuo de la Operejo, en la 9-a arondismento de la franca ĉefurbo.

Ĝi estis konstruita okaze de la granda pariza renovigo far la barono Haussmann dum la 19-a jarcento, kaj estas la dektria teatrejo, kiu gastigas la Operejon de Parizo depost la fondo de tiu ĉi far Ludoviko la 14-a en 1669. La operejo disponas preskaŭ du mil seĝojn.

La operejo estis ofte kromnomita « la Operejo de Parizo ». Sed depost la konstruado de la operejo Bastille sur la placo Bastille en 1989, oni plejofte nomigas ĝin « operejo Garnier ».

Bildoj

Eksteraj ligiloj