Operejo de Rennes

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Operejo de Rennes
emblemo
operejo
Bazaj datoj
Arkitekto Charles Millardet vd
Malfermo 1836
Lando Francio vd
Situo Renno
Sidejo Renno vd
Situanta sur place de la Mairie • Rue de Brilhac • Rue de Coëtquen
Situo
Geografia situo 48° 6′ 41″ N, 1° 40′ 43″ U (mapo)48.11141-1.67858Koordinatoj: 48° 6′ 41″ N, 1° 40′ 43″ U (mapo)
Operejo de Rennes (Rennes)
Operejo de Rennes (Rennes)
DEC
Operejo de Rennes
Operejo de Rennes
Situo de Operejo de Rennes
Map
Operejo de Rennes
Retejo https://opera-rennes.fr/
vdr
Operejo de Rennes dumnokte

La operejo de Rennes estis desegnita de Charles Millardet kaj konstruita de Pierre Louise. Ĝi situas sur la placo de la Urbodomo (france place de la Mairie), de kiu ĝi estas la ĉefa parto de la orienta flanko ; fronte al la urbodomo de Rennes.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Situanta sur la centra placo de la urbo, ĝia originaleco kuŝas en ĝia pozicio en konstrututo enhavanta loĝejojn, komercajn galeriojn ŝirmatajn per vitrotegmento malantaŭ la operejo. Alia originaleco estas ĝia adaptiĝo al la formo de la urbodomo de Rennes : la antaŭaĵo de la operejo respondas al la kavaĵo de la urbodomo desegnita de Jacques V Gabriel.

Kun sia italstila ĉambro je 642 sidlokoj, ĝi estas unu el la plej malgrandaj operejoj de Francio[1]. Fokusita al la lirika arto, ĝia okupo proksimas 100%[1].

La plafono de la ĉambro estis farita de Jean-Julien Lemordant en 1914[2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Inaŭgurita en la 29-a de februaro 1836, kvankam ĝia konstruo komenciĝis en 1832 kun multaj polemikoj[2], ĝi suferis incendion en 1856.

Diversaj partoj de tiu konstruaro estis klasitaj 'monumentoj historiaj':

  • La fasado kaj la tegmentoj rigardantaj al la placo de la urbodomo, same kiel la bazoj de la kamenoj de la konstruaĵo de la 11-a galerio de la teatrejo (klasita en la 13-a de decembro 1961, datumbazo 'Mérimée': PA00090754)
  • La fasado kaj la tegmento de la operejo, same kiel pluraj internaj elementoj, kiaj la ornamo de la plafono de la ĉambro (klasita en la 29-a de oktobro 1975, datumbazo 'Mérimée': PA00090754)
  • La fasadoj kaj la tegmentoj rigardantaj al la placo de la urbodomo, al la strato de Brillac kaj al la strato de Coëtquen kaj la elementoj neregistritaj de la pasejo dirata de la 'galerio de la teatrejo' (klasita en la 30-a de decembro 1983, datumbazo 'Mérimée': PA00090754)

La operejo estis restaŭrita en 1997-1998.

Fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 france angle hungare Operejo de Rennes. ARMEL, opera competition and festival. Alirita 20-an de aprilo 2011.
  2. 2,0 2,1 Mussat et al. 1998

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Interna ligilo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]