Operejo malnova de Erfurto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Operejo malnova de Erfurto
teatrejo • spektaklejo [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio
Koordinatoj50° 58′ 18″ N, 11° 1′ 20″ O (mapo)50.971611.0222Koordinatoj: 50° 58′ 18″ N, 11° 1′ 20″ O (mapo)

Operejo malnova de Erfurto (Turingio)
Operejo malnova de Erfurto (Turingio)
DEC
Operejo malnova de Erfurto
Operejo malnova de Erfurto
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Operejo malnova de Erfurto
Vikimedia Komunejo:  Alte Oper (Erfurt) [+]
vdr
Reliefo sur la enirejo.

La Malnova Operejo estas teatro en la urbocentro de Erfurto (Gorkistraße nr. 1). Ĝi disponas je 970 sidlokoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La operejo konstruitis en 1867 fare de Heinrich Sahl laŭ la klasicisma stilo.

Unue ĝi funkciis kiel somera teatro. En 1892 la urbo aĉetis la domon kaj alikonstruigis ĝin dum 1893 - 1996 kiel urban operejon kaj teatron, sub la responso de la urba konstrukonsilanto Paul Peters.

La 15-an de septembro 1894 estis la solena inaŭguro de la modernega teatro, kie ĉiuj ajn specoj de teatraĵoj - sed ankaŭ baletoj - videblis. La domo krome estis la plej grava ludejo por la filharmonio de Erfurto, kiu realigis tie eĉ la prezenton de ne malmultaj sinfonioj.

Tamen problemo ĉiam premanta estis la malbonaj konstrumaterialoj. Pro tio jam en 1896 malfermitis la operdomo, kio poste ofte denove estis necese.

Ekde 1923 la urbo ekfinancis la tenadon de la muzejo. Dum la Tria Regno oni alinomis la teatron Deutsches Volkstheater (Germana popola teatro). Kvankam la ejo ne ricevis iujn damaĝojn bombardajn en la Dua Mondmilito, la aranĝoj pli kaj pli maloftis.

Remalfermo post la milito iĝis jam la 21-an de junio 1945, nuntempe sub la nomo Stadttheater (urboteatro). Ekde 1956 ĝi estis parto de Städtische Bühnen Erfurt (Urbaj scenejoj erfurtaj) kaj alinomiĝis Opernhaus (operejo). En 1969 iĝis grandstila restaŭrado.

Konkurencaj ejoj kaj nova komenco[redakti | redakti fonton]

La 8-an de junio 1997 la operejo devis esti fermita pro manko de sekureco. Tiam la Dramteatro restis kiel ununura teatrego en la urbo. Pro tro granda kostotakso koncerne restaŭradon, la urbo decidis konstrui novan teatron, kiu estis malfermita en 2003 en la urbokvartalo Brühl kiel Nova Teatro de Erfurto.

La estonteco de la Operejo Malnova restis neklara, oni eĉ planis malkonstruon. La erfurta entreprenisto Wolfgang Staub ekluprenis ĝin je longa daŭro kaj restaŭrigis ĝin. Oni remalfermis ĝin la 15-an de septembro 2004 kiel teatron por kabaredoj, muzikaloj. muzikaj teatraĵoj kaj koncertoj. Ĝi estas hodiaŭ unu el tri lokoj de teatrado por la aranĝa centro DASDIE. Pro tio, Staub nomiĝis kandidato por la erfurta kultura premio en 2009 [1].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Michael Keller: Der Kandidat, en: Thüringer Allgemeine de la 4-a de aprilo 2009