Operejo de Montekarlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Opero de Montekarlo)
Operejo de Montekarlo
Opéra de Monte-Carlo
centro de teatraj artoj • operejo
Bazaj datoj
Arkitekto Charles Garnier vd
Malfermo 1879
Lando Monako vd
Situo Montekarlo
Situanta sur Place de l'Opéra
Situo
Geografia situo 43° 44′ 20″ N, 7° 25′ 42″ O (mapo)43.7388888888897.4283333333333Koordinatoj: 43° 44′ 20″ N, 7° 25′ 42″ O (mapo)
Operejo de Montekarlo (Monako)
Operejo de Montekarlo (Monako)
DEC
Operejo de Montekarlo
Operejo de Montekarlo
Situo de Operejo de Montekarlo
Map
Operejo de Montekarlo
Posedata de Société des bains de mer de Monaco vd
Retejo http://www.opera.mc
vdr
la marborda fasado de la Kazino de Montekarlo, sidejo de la Operejo de Montekarlo

La Operejo de Montekarlo estas operejo en la princlando Monako. Ĝi kutime prezentas sursceniĝojn en la historia Salono Garnier [Garnie], parto de la Kazino de Montekarlo.

En la 1870-aj jaroj, kiam tre sentiĝis manko de kulturaj eventoj en Monako, la monaka princo Karolo la 3-a kaj la kultura Societo de maraj banlokoj de Monako (france Société des bains de mer de Monaco), decidis inkluzivigi operejon kaj koncertejon en la urba kazino. La precipa publika enirejo al la operejo kaj koncertejo estis tra la kazino, dum la princo havis apartan, privatan enirejon ĉe la okcidenta flanko de la konstruaĵo. La scenejo malfermiĝis en 1879 kaj konatiĝis kiel Salono Garnje' aŭ france Salle Garnier, laŭ la arkitekto Charles Garnier kiu dezajnis ĝin.

Dum la renovigo de la Salono Garnier en la jaroj 2004 kaj 2005, operoj estis prezentitaj en la Princa Salono aŭ france Salle des Princes en la moderna konferencejo kaj ekspoziciejo Grimaldi Forum, kie nun la baleto de Montekarlo kaj la filharmonia orkestro de Montekarlo regule prezentiĝas.