Opiejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Nova malvirto: Opiejoj en Francio", ilustraĵo el Le Petit Journal, 5a de julio 1903.

Opiejo estas instalaĵo kie oni vendas kaj fumas opion. Opiejoj ekzistis en multaj partoj de la mondo en la 19a jarcento, ĉefe en Ĉinio, Sudorienta Azio, Nordameriko kaj Francio. En Okcidento, opiejoj estis vizititaj de kaj asociitaj kun ĉinoj, ĉar tiuj instalaĵoj estis kutime regataj de ĉinoj kiuj havigis la opion same kiel preparis ĝin por vizitantaj neĉinaj fumantoj. Plej opiejoj havis opiilojn kiel la specializitajn pipojn kaj lampojn kiuj estis necesaj por fumi la drogon. Klientoj kutime kuŝis por teni la longajn opipipojn super olelampoj kiuj varmigis la drogon ĝis ĝi vaporiĝis, permesante al fumanto inhali vaporojn. Opiejoj en Ĉinio estis vizitataj de ĉiuj niveloj de la socio, kaj ilia riĉo aŭ simpleco montris la financajn rimedojn de la klientoj. En urbaj areoj de Usono, partikulare en la Okcidenta Marbordo, estis opiejoj kiuj intencis respeguli la plej bonajn el Ĉinio, kun luksa ornamado kaj inaj helpantinoj. Por la laborista klaso, estis multaj malbonkvalitaj opiejoj kun pli disaj disponebloj. Tiuj plej facile akceptis ne-ĉinajn fumantojn.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]