Saltu al enhavo

Opinia ĵurnalismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Opinia ĵurnalismoPublikismo (de la latina publicus - publika) estas ĝenro de ĵurnalismo, kiu alprenas klaran sintenon pri specifaj temoj. Ĝi diferencas de interpreta ĵurnalismo, kiu citas plurajn vidpunktojn por permesi al legantoj formi siajn proprajn opiniojn. La publicisto esprimas siajn personajn opiniojn pri la temo kaj ne pretendas raporti ĝin el neŭtrala vidpunkto. Specifa formo de opiniga ĵurnalismo estas lobiada ĵurnalismo.

Oftaj ekzemploj inkluzivas ĵurnalajn kolumnojn [1], ĉefartikoloj [2], op-eds [3], redakciaj karikaturoj kaj ekspertaĵo. Krom enketa ĵurnalismo kaj klariga ĵurnalismo, opinia ĵurnalismo estas parto de publika ĵurnalismo.

Tia verkdao estas dediĉita al aktualaj problemoj kaj fenomenoj de la nuna vivo de la socio ; ludas gravan politikan kaj ideologian rolon kiel rimedo por esprimi la diversecon de publika opinio, inkluzive de tiu formita ĉirkaŭ urĝaj problemoj de la socia vivo.

Krome, ĵurnalismo estas komprenata kiel speco de perioda literaturo dediĉita al diskutado de temoj de politika kaj socia vivo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Journalism’s Essential Value (en-US) (2023-05-24). Alirita 2025-03-31 .
  2. What Is Editorial Content in Journalism?. Alirita 2025-04-01 .
  3. staff, Washington Post, "Opinion | The Washington Post guide to writing an opinion article", The Washington Post, 2022-05-16. (en-US)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]