Opio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Opio estas ankaŭ franca komunumo. Vidu Opio (Alpes-Maritimes).
kruda opio

Opio estas narkota substanco, kvietiga laŭ malgrandaj dozoj, venene laŭ grandaj dozoj, kiun oni ekstraktas el la sekigita laktosuko de opiopapava verda kapsulo. Tiun materialon oni kolektas, faras el ĝi brunetan, acidetan pulvoron. Tiu konsistas el 10% morfino kaj el aliaj alkaloidoj (10-12%) kiel kodeino, tebaino, papaverino, narkotino, narceino.

Oni ekstraktas el la seka papav-kapsulo per la metodo de János Kabay. El farmacia vidpunkto, la morfino kaj la kodeino estas sendolorigiloj (analgezia), la papaverino estas antispasma drogo.

La plej granda opio-produkta lando de la mondo estas Afganistano (2006). Pri tio vidu ankaŭ artikolon Ora Triangulo (Sudorienta Azio).

Vidu ankaŭ