Oprah Winfrey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Oprah Winfrey
Oprah Winfrey en 2004 ĉe festo por sia 50-a naskiĝtaga datreveno.
Oprah Winfrey en 2004 ĉe festo por sia 50-a naskiĝtaga datreveno.
Personaj informoj
Naskonomo Oprah Gail Winfrey
Naskiĝo 29-an de januaro 1954 (1954-01-29) (64-jara)
en Kosciusko
Loĝloko Milvokio, Naŝvilo, Ĉikago, Montecito, Lavallette, Fisher Island, Telluride, Maui, Antigvo, Streeterville
Ŝtataneco Usono
Alma mater Tenesia Ŝtata Universitato • Lincoln High School • Nicolet High School • East Nashville Magnet School
Profesio filmaktoro, televida prezentisto, patron, televida produktoro, produktoro, entreprenisto, reporter, aktoro, voĉaktoro, verkisto, talk show host, aŭtobiografo, ĵurnalisto, televida aktoro, prezentisto
Oficiala retejo http://www.oprah.com/
Lingvoj angla lingvo
Verkaro The Oprah Winfrey Show
The Women of Brewster Place
The Color Purple
Beloved
Their Eyes Were Watching God
Charlotte's Web
Bee Movie
The Princess and the Frog
The Butler
Familianoj
Kunloĝanto John Tesh, Roger Ebert, Stedman Graham
v  d  r
Information icon.svg

Oprah Gail WINFREY (naskiĝis la 29-an de januaro 1954) estas usona televida intervjuistino de The Oprah Winfrey Show, la plej populara intervjua serio de televida historio. Ŝi ankaŭ estas influa libro-kritikistino, Oskar-nomumita aktorino, kaj filantropo. Laŭ revuo Forbes ŝi estas la plej riĉa afrika-usonano de la 20-a jarcento, kaj la sola nigrula miliardulo por tri sinsekvaj jaroj. Revuo Life nomis ŝin kiel la plej influan virinon de ŝia generacio.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Oprah Winfrey estis naskita en Kosciusko (Misisipio) al baptisma familio. Ŝiaj gepatroj estis needzaj geadoleskuloj. Ŝia denaska nomo estis Orpa Gail Winfrey, nomata laŭ Orpah, bofilino de Naomi en la Libro de Rut en Biblio. Winfrey diris, ke pro problemoj de prononcado kaj literumado de "Orpah", la "r" kaj la "p" estis interŝanĝitaj. Ŝia patrino, Vernita Lee, estis ĉambristino, kaj ŝia patro estis karbonministo, kaj poste barbiro kaj urba magistratano.

Kiam ŝi estis junaĝa, ŝi loĝis kun sia avino, kiu instruis ŝin kiel legi 3-jaraĝan. 6-jaraĝa, Winfrey transloĝis al la geto de Milvokio (Viskonsino) por loĝi kun sia patrino. Ŝi diris, ke ŝi estis sekse mistraktita ekde sia 9-a jaro de kaj ŝia kuzo, kaj onklo, kaj familia amiko.

Malgraŭ sia malbona hejma vivo Winfrey estis bonega studento, preterpaŝante du nivelŝtupojn en bazlernejo. Kiam ŝi estis 18-jaraĝa, ŝi gajnis beleco-konkurson por nigruloj en Tenesio. Ŝi ankaŭ gajnis orator-konkurson, kiu permesis ŝin ĉeesti Tennessee State University senpage, por studi komunikadon. En Tenesio ŝi estis ĉefa novaĵlegisto ĉe pluraj televidaj elsendejoj.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Televido[redakti | redakti fonton]

En 1983 Winfrey transloĝiĝis al Ĉikago por estri intervjuo-televidserion, AM Chicago. Post nur kelkaj monatoj ĝi populariĝis kiel la plej populara intervjuo-televidserio en Ĉikago. Ĝi estis renomita The Oprah Winfrey Show, kiu ekelsendis trausone je 8-a de septembro 1986. Ŝia televidserio rapide populariĝis kiel la plej populara tia televidserio en Usono.

Apud ŝiaj televidaj aperoj, Winfrey kunfondis la virina televida reto Oxygen. Ŝi ankaŭ estas la prezidento de produkto-studio Harpo Productions ("Oprah" legita de malantaŭe antaŭen).

Filmoj[redakti | redakti fonton]