Opriĉniko
Opriĉniko (ruse опри́чник) estas historia termino por nomi korpogardiston, personon el la opriĉnina armeo[1], persona gardistaro kreita de la rusa caro Ivano la Terura kadre de la politika reformo en 1565. En Esperanto la vorto estas konata dank’ al esperantigo de la grava rusa romano „Princo Serebrjanij“, eldonita en 1912[2] kaj reeldonita de Mondial en Novjorko en la jaro 2008[3].
Opriĉniko estas pli malfrua termino por ĉi tiu fenomeno. La antikva slava vorto „opriĉ“ (adverbo kaj prepozicio), laŭ la vortaro de Dahl, signifas „ekstere, ekster la randoj, malantaŭ io“, de ĝi la adjektivo „opriĉnij“ signifas „speciala, aparta“. En la tempo de la caro Ivano la gardistoj estis nomitaj simple „la homoj de la suvereno“. La vorto „opriĉnik“ iĝis populara en la rusa lingvo per la klopodoj de la historiisto N. M. Karamzin (li uzis ĝin en la „Historio de la Rusa Ŝtato“) komence de la 19-a jarcento kaj iĝis kromnomo por tiuj, kiuj batalis kontraŭ revoluciuloj[4] per kruelaj rimedoj.
Ĉe la jaro 1573, la suvereno havis ĉirkaŭ 2 mil opriĉnikojn, laŭ financaj kalkuloj. El tiuj proksimume 700 homoj estis personaj gardistoj. La ceteraj estis dividitaj laŭ kvar ordoj: Lita (zorgis pri la mastrumaj aferoj de la palaco), Defenda (armiloj), Ĉevala (ĉevalbredado) kaj Sata (manĝaĵo). Pli poste la opriĉnina armeo atingis 5-6 mil personojn[5].
La gardistoj-opriĉnikoj vestis sin per nigraj vestoj, similaj al tiuj de monaĥoj[5].
Opriĉnik (en rusa: «Опричник», IPA: [ɐˈprʲitɕnʲɪk]), tradukita foje kiel La Gardisto, estas opero en kvar aktoj, kvin scenoj, de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij por sia propra libreto laŭ tragedio La Opriĉnikoj (en rusa: Опричники) de Ivan Laĵeĉnikov (1792–1869). La temo de la opero estas la opriĉnikoj. La agado okazas en la kortego de Ivano la Terura dum la epoko de la Opriĉnina (1565–1573).
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Михельсон М. И. образных слов и иносказаний/Опричник/ Опричник[rompita ligilo] (недоступная ссылка) (недоступная ссылка с 14-06-2016 [1957 дней]) // Русская мысль и речь: Своё и чужое: Опыт русской фразеологии: Сборник образных слов и иносказаний: В 2 т.
- Т. 1. — СПб.: [Тип. Имп. Акад. наук, 1903 (или 1904)]. — [4], VIII, 779 с.
- Т. 2. — СПб.: [Тип. Имп. Акад. наук, 1903 (или 1904)]. — 580, 250 с.
- Голобутский В. А. Запорожское казачество. — К., 1957.
- Большой лингвострановедческий словарь. // Т. Н. Чернявская, К. С. Милославская, Е. Г. Ростова, О. Е. Фролова, В. И. Борисенко, Ю. А. Вьюнов, В. П. Чуднов. — М.: Государственный институт русского языка имени А. С. Пушкина, АСТ-Пресс, 2007.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ ЭСБЕ
- ↑ La teksto de al traduko ĉe Projekto Gutenberg
- ↑ Vd. recenzon en „Beletra Almanako“ №3.
- ↑ Чернявская Т., Милославская К., Ростова Е., Фролова О., Борисенко В., Вьюнов Ю., Чуднов В. Большой лингвострановедческий словарь. — М.: Государственный институт русского языка имени А. С. Пушкина; АСТ-Пресс, 2007.
- ↑ 5,0 5,1 Самодержавие духа