Optimumeca teorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Optimumeca Teorio (OT, angle: optimality theory) estas lingvistika teorio, kiun kreis la usonaj lingvistoj Paul Smolensky, Alan Prince kaj John McCarthy dum la naŭdekaj jaroj de la dudeka jarcento. Ĝi baldaŭ iĝis tre populara en la fonologio, kaj aplikiĝis ankaŭ en la pragmatiko, semantiko kaj la sintakso.

La plej grava ideo de la Optimumeca Teorio estas ke la gramatiko de ĉiu homa lingvo konsistas el la sama aro da gramatikaj postulaĵoj. Tiuj postulaĵoj tamen ofte malakordas, kaj la diferencoj inter lingvoj estas tio, kiu el la malakordantaj postulaĵoj tiam venkas. Ekzemple: ĉiuj lingvoj konas la sekvajn tri postulaĵojn:

  • NeniuKodao: Silaboj ne finiĝu per konsonanto.
  • Preservu-Kons: Preservu ĉiujn konsonantojn.
  • Ne-Enmetu-Vok: Ne enmetu vokalojn.

Nun ni konsideru la vorton /jen/. En lingvo kiel Esperanto, ni prononcas tian vorton tiel, kiel ĝi estas: oni preferas prononci ĝin [jen] anstataŭ [je] aŭ [jene]. Tio signifas ke Preservu-Kons kaj Ne-Enmetu-Vok pli gravas ol NeniuKodao en la gramatiko de Esperanto.

Aliflanke, en la gramatiko de la havaja lingvo Ne-Enmetu-Vok estas malpli grava ol NeniuKodao. Tial estas permesite enigi vokalojn por ke neniu silabo iam ajn finiĝu per konsonanto. Se fremdaj vortoj estas adaptitaj al la gramatiko, ili ŝanĝiĝas; ekzemple se la vorto 'jen' iĝus havaja, ĝi prononciĝus ekz. [jene].

Ligilo[redakti | redakti fonton]