Planlingvoj de Bond

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Optoez)

La planlingvoj de Bond estas internaciaj planlingvoj proponita de Sidni Bond de Britujo. Bond kreis ses prisciitaj planlingvojn inter la jaroj 1910 kaj 1926, Mondilingu, Omnez, Domni, Optoez, Panhomel kaj Meso. Eble ankaŭ ekzistas sepan projekton Optez.

Bond naskiĝis en Devon, kaj minime unue estis nomigita Sidney Edmund BOND. Ekde la malfrua 19-a jarcento li loĝis en Wellington en Somerset. Li geedziĝis kun skotujdevenuma Jean Anna Brown en 1893, Krom krei planlingvojn, li volis pli racian literumadon de la angla lingvo. Frue, li estis dum periodo esperantisto kaj poste idisto, kaj poste tio, li transiris al Latino sine Flexione. Li estis un de 30 britaj membroj de Academia pro Interlingua, organizo por Latino sine Flexione kaj laboro pro kaj pligravado de internacia lingvo.

Mondlingu estas unua projekto de planlingvo de Bond en 1910, ĝi restis nepublikita kaj ŝajne estas esperantido. Ĝi similas Idon sen la finaĵoj de substantivoj, adjektivoj kaj adverboj.|notu bone ke la blogtekstoj iom kredeble prenis ĉi tiun de vikipedio, kie tiuj asertoj mankas kaj mankis fontojn. ankaŭ eĉ la gazeto povas preni ĝin de vikipedio.}} Ekzistas nur un prisciita teksto en Mondlingu, ĉi tie kun traduko kursivigita:

  • Sol splenda. Nokt sequa jorn.
Vespes esa pos jorn ed ante nokt.
Suno brilas. Nokto sekvas tagon.
Vespero estas post tago kaj antaŭ nokto.

Omnez estis proponita en 1912, Domni en 1913, Optoez kaj Panhomel en 1921. Traduko de Patro nia estis publikigita en Omnez. Poste tio ĉi tie estas specimeno de Optoez:

  • Nostro Pater, qui esa in ciel, to nom esaz sant, ta regnum venaz, to volio esaz exekutat in ter quale in ciel. Donuz a nos hodie nostro dial pan ; pardonus a nos nostro ofendios, quale nos pardona les qui ofenda nos, e ne lasuz nos faler in tentio, sed liberifuz nos ex malita.
  • Optoez habi ple grand proportionon de nelatinal vokes ka most skemes. Ti esti pro du motivos. Ofte kwando latinal ot romanal glotes manki stem bon et aptos, ul nelatinal glot habi te toci stem postulido.

Meso estis proponita en 1926. Ĝia vortprovizo estas ŝajne parte bazita sur la angla. Specimeno kun kredebla traduko:

  • Te basi most bon por lingu international esti elementes latinal vivint en lingus modern.
La bazo pli bona por lingvo internacia estas elementoj latinidaj vivantaj en lingvoj modernaj.

En la klasifikojn de Biblioteko Butler, ankaŭ onidire ekzistas lingvo nomigita Optez de 1916, sed la biblioteko mem eĉ ne mencias tion en teksto pri Sidni Bond. Eblas ke tio estas frua versio de Optoez, aŭ ke estas alia projekto.

La libro In the Land of Invented Languages de Arika Okrent diras ambaŭ pri Mondlingu kaj Optoezo ke ili estas aposterioraj lingvoj, kun ĉefe la latina aŭ mikso de europeaj lingvoj kiel fonto.

Pro la jaro de eldonado, teknike eblas ke ambaŭ Wellington Weekly News kaj Okrent prenis la nomojn, jarojn kaj specimojn de la lingvoj de esperanta Vikipedio, kaj do la verifikado de tiuj datumoj ne estas tutcerta, precipe ne pri Mondlingu. La gazeta teksto pri Mondlingu ankaŭ estas multe simila al tiu en Vikipedio tiam. Tamen, la bibliotekaj klasifikoj, se ili ekzistas, estas verifikado de la ekzisto de tiuj lingvoj.

Okrent mencias projekton Evoluto,[1] sed la gazeta artikolo pri Bond ne mencias tian lingvon.[2] Tia projekto ne ekzistis. Temis simple pri titolo de artikolo pri evoluo.[mankas fonto] Ankaŭ, Okrent mencias la aliajn, sed ne Domni kaj Panhomel, sed ŝia teksto ne intencas esti plena listo de la planlingvoj de Bond.

Bibliotekajn klasifikojn[redakti | redakti fonton]

Projektojn de Bond ricevis ĉi tiujn klasifikojn de Biblioteko Butler:

  • Omnez – 419.41 “1912”
  • Domni – 419.41 “1913”
  • Optez – 419.41 “1916”
  • Optoez – 419.41 “1921”
  • Meso – 419.41 “1926”

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]