Orăștie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Orăştie)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Rumanio. Por informoj pri rivero, vidu la artikolon Orăștie (rivero).
Orăștie
Urbo (municipo)
municipo de Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto Hunedoara
Alinome Szászváros (hungare), Broos (germane)
Iama hungara departemento Hunyad
Situo 45° 51′ N, 23° 12′ O (mapo)45.8523.199722222222Koordinatoj: 45° 51′ N, 23° 12′ O (mapo)
Orăștie (Rumanio)
Orăștie (Rumanio)
DMS
Alto super maro 215 m
Poŝtkodo 335700
Loĝantaro 18,227 (en 2011; 21.471 en 2000)
Kodo laŭ SIRUTA 87638
vdr

Orăștie [orəŝtie] (hungare Szászváros [sasvaroŝ], germane: Broos) estas urbo en Rumanio sudoriente de Deva.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1910 Szászváros havis 7 672 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, germanoj, ciganoj); en 1992 24 174 (rumanoj, 2,6 % da hungaroj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia unua mencio skriba estis en 1224; en 1332 ĝi estis ekleziejo. En la 11-a kaj 12-a jarcentoj tie loĝis sikuloj, kiuj plulokiĝis orienten, kaj alvenis saksoj anstataŭ ili. En 1324 ĝi estis jam urbo. En 1582 tie aperis unu el la plej fruaj rumanaj tradukaĵoj de la Malnova testamento per literoj cirilaj: Palia de la Orăștie. En 1663 Apafi la 1-a, landestro de Transilvanio, fondis kolegion en la urbo, kiu fariĝis gimnazio en la 19-a jarcento. Ĝis 1919 Orăștie apartenis al Hungario (Hunyad vármegye).

Inter la 13-a kaj la 19-a jarcentoj Broos estis la okcidenta limo de la Reĝa tero.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Komunumoj pri szász (= sakso) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Iam tie loĝadis saksoj.

Beregszász Szászalmád Szászapátfalva Szászberek Szászbogács Szászbongárd
Szászbuda Szászbudak Szászcsanád Szászfenes Szászhermány Szászkézd
Szászlekence Szásznádas Szászrégen Szászsebes Szásztyukos Szászvár
Szászváros Újszász

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]