Ora Urso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
filmfestivala statueto

Ora Urso (germane Goldener Bär) estas la plejalta premio disdonata en la Berlinale (= Berlina Internacia Film-Festivalo) en Berlino/Germanio, kiu okazas ĉiujare ekde 1951.

La Ora Urso estas disdonata por la plejbona longa kinofilmo de la jaro, ekde 2007 ankaŭ por la plejbona mallonga kinofilmo de la jaro.

Krom la Ora Urso ekzistas ankaŭ la Honora Ora Urso por la vivoverko de merita artisto.

La Arĝenta Urso estas donata en ses kategorioj por specialaj kunlaboroj en kinofilmoj, ekz. la Arĝenta Urso por la plejbona reĝisorado de la jaro.

Oraj Ursoj disdonitaj ekde 1951

jaro tradukita esperanta titolo originala titolo reĝisoro lando
2010 Mielo Bal Semih Kaplanoğlu Turkio / Germanio
2009 La lakto de sufero La teta asustada Claudia Llosa Peruo / Hispanio
2008 Elita trupo Tropa de Elite José Padilha Brazilo
2007 La edziĝo de Tuya 图雅的婚事 (Tuya de hunshi) Wang Quan'an Ĉinio
2006 Grbavica Grbavica Jasmila Žbanić Bosnio kaj Hercegovino
2005 Karmen de Khayelitsha U-Carmen e-Khayelitsha Mark Dornford-May Sudafriko
2004 Kontraŭ la muro Gegen die Wand Fatih Akin Germanio / Turkio
2003 En tiu mondo In this World Michael Winterbottom Anglio
2002 La vojaĝo de Ĉihiro 千と千尋の神隠し (Sen to Ĉihiro no kamikakuŝi) Mijazaki Hajao Japanio
Sanga dimanĉo Bloody Sunday Paul Greengrass Anglio / Irlando
2001 Intimeco Intimacy Patrice Chéreau Francio / Anglio
2000 Magnolio Magnolia Paul Thomas Anderson Usono
1999 La mallarĝa ruĝa linio The Thin Red Line Terrence Malick Usono
1998 Centro de Brazilo Central do Brasil Walter Salles Brazilo
1997 La popolo kontraŭ Larry Flynt The People vs. Larry Flynt Milos Forman Usono
1996 Racio kaj sentoj Sense and Sensibility Ang Lee Usono
1995 La logaĵo L'Appât Bertrand Tavernier Francio
1994 Nome de Patro In the Name of the Father Jim Sheridan Anglio / Irlando
1993 La parfumitaj virinaj animoj 香魂女 (Xiang Hunnü) Xie Fei Ĉinio
Viro de honoro 喜宴 (Hsi Yen) Ang Lee Tajvano
1992 Granda Kanjono Grand Canyon Lawrence Kasdan Usono
1991 La domo de la rideto La Casa del sorriso Marco Ferreri Italio
1990 Gramofonaŭtomato Music Box Costa-Gavras Usono
Alaŭdoj sur fadeno Skrivánci na niti Jiri Menzel Ĉeĥoslovakio
1989 Pluvoviro Rain Man Barry Levinson Usono
1988 La ruĝa sorgo 红高粱 (Hóng Gāoliáng) Zhang Yimou Ĉinio
1987 La temo Тема (Tema) Gleb Panfilov Sovet-Unio
1986 Stammheim Stammheim Reinhard Hauff Germanio
1985 La edzino kaj la fremdulo Die Frau und der Fremde Rainer Simon GDR
Wetherby Wetherby David Hare Anglio
1984 Amaj torentoj Love Streams John Cassavetes Usono
1983 Superregado Ascendancy Edward Bennett Anglio
La abelkorbo La colmena Mario Camus Hispanio
1982 La sopiro de Veronika Voss Die Sehnsucht der Veronika Voss Rainer Werner Fassbinder Germanio
1981 Rapide rapide! Deprisa deprisa Carlos Saura Hispanio
1980 Landinterno Heartland Richard Pearce Usono
Palermo aŭ Wolfsburg Palermo oder Wolfsburg Werner Schroeter Germanio
1979 Davido David Peter Lilienthal Germanio
1978 La trutoj Las truchas José Luis García Sánchez Hispanio
La vortoj de Max Las palabras de Max Emilio Martínez Lázaro Hispanio
1977 La ascendo Восхожде́ние (Voskhojdenie) Larisa Shepitko Sovet-Unio
1976 Buffalo Bill kaj la indianoj Buffalo Bill and the Indians Robert Altman Usono
1975 La adopto Örökbefogadás Márta Mészáros Hungario
1974 La lerntempo de Duddy Kravitz The Apprenticeship of Duddy Kravitz Ted Kotcheff Kanado
1973 Malproksima tondro অশনি সংকেত (Ashani sanket) Satyajit Ray Hindio
1972 La rakontoj de Canterbury I racconti di Canterbury Pier Paolo Pasolini Italio
1971 La ĝardeno de la familio Finzi-Contini Il giardino dei Finzi Contini Vittorio De Sica Italio / Germanio
1970       === Ora Urso ne disdonita ===
1969 Antaŭtempaj laboroj Rani Radovi Želimir Žilnik Jugoslavio
1968 Ole dole doff Ole dole doff Jan Troell Svedio
1967 La ekiro Le Départ Jerzy Skolimowski Belgio
1966 La fundo de la sako Cul-de-sac Roman Polanski Anglio
1965 Alphaville Alphaville Jean-Luc Godard Francio / Italio
1964 Somero sen akvo Susuz yaz Metin Ercksam Turkio
1963 Kruela historio de Bushido Bushido zanzoku monogatari Imai Tadashi Japanio
La diablo Il Diavolo Gian Luigi Polidoro Italio
1962 Amo ne kiel la aliaj A Kind of Loving John Schlesinger Anglio
1961 La nokto La Notte Michelangelo Antonioni Italio
1960 La Friponeto de Tormes El Lazarillo de Tormes César Ardavin Hispanio / Italio
1959 La kuzoj Les Cousins Claude Chabrol Francio
1958 La sovaĝfragloko Smultronstället Ingmar Bergman Svedio
1957 Dekdu koleregaj viroj Twelve Angry Men Sidney Lumet Usono
1956 Invito al danco Invitation to the dance Gene Kelly Usono
1955 La ratoj Die Ratten Robert Siodmak Germanio
1954 La elekto de Hobson Hobson’s Choice David Lean Anglio
1953 La salajro de la timo Le Salaire de la peur Henri-Georges Clouzot Francio
1952 Ŝi dancis unu someron Hon dansade en sommer Arne Mattsson Svedio
1951 La kvar en ĵipo Die Vier im Jeep Leopold Lindtberg Svisio
Justeco farita Justice est faite Henry Cornelius Francio
Sen postlasi la adreson Sans laisser d’adresse Jean-Paul Le Chanois Francio
Cindrulino Cinderella Walt Disney Usono