Saltu al enhavo

Ora fruktokolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ora fruktokolombo
Masklo
Masklo
Ino
Ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Ptilinopus
Specio: Ora fruktokolombo

P. luteovirens

Ptilinopus luteovirens
(Hombron & Jacquinot, 1841)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ora fruktokolombo, Ptilinopus luteovirens, konata ankaŭ kiel orturto, citrona kolomboflava kolombo, estas malgranda (ĉirkaŭ 20 cm longa) fruktokolombo de la genro Ptilinopus. Ĝi estas unu el la plej kolorriĉaj kolomboj, mallongvosta fruktokolombo en la familio Columbidae. La ordinara nomo referencas al la brila orflava koloro de la maskloj. La korpoplumoj ŝajnas kvazaŭ irizecaj pro siaj longaj formoj kaj hareca teksturo. La kapo estas iom pli senkolora kun verdeca nuanco. La beko, ĉirkaŭokula haŭtaĵo kaj piedoj estas bluec-verdaj kaj la irisoj estas blankecaj. La subflugiloj kaj vostokovriloj estas flavaj. La ino estas malhelverda birdo kun nudaj partoj kiuj similas al tiuj de la masklo. La junuloj similas al la ino.

La Ora fruktokolombo estas endemia de arbaroj de Fiĝioj. Tiee dieto konsistas ĉefe el variaj malgrandaj fruktoj, beroj kaj insektoj. La ino kutime demetas unusolan blankan ovon.

La Ora fruktokolombo estas proksime rilata al la Fajfa fruktokolombo kaj al la Oranĝa fruktokolombo. Tiuj specioj estas alopatriaj, kio signifas, ke ili ne kunhavas la saman habitaton en ajna loko. Ĝi estas ofta specio tra sia limigita teritorio, kaj tial ĝi estas taksita kiel Malplej Zorgiga en la Internacia Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La Ora fruktokolombo estas unu el ĉirkaŭ 50 specioj de la genro Ptilinopus. Ene de tiu genro, ĝi estas plej proksime rilata al la Oranĝa fruktokolombo kaj al la Fajfa fruktokolombo. Tiuj tri specioj estas metitaj kune en sian propran subgenron, Chrysoena.[1] Ili estas foje traktitaj ankaŭ kiel propra genro. La specio estas monotipa.[2]

La genronomo de la specio devenas de la vortoj el antikva greka ptilon (plumo) kaj pous (piedo), dum la specia epiteto luteovirens devenas el la latinaj luteus (oranĝ-flava), kaj virens (verda), reference al ĝia koloraro.[3]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La Ora fruktokolombo estas endemio de insuloj de Fiĝioj, nome Viti Levu, Ovalau, Beka, Gau kaj Vaja. Ili loĝas ĉefe en malfermaj arbaroj, galeriaj arbaroj, kaj duarangaj arbaroj, sed ĝi troviĝas ankaŭ en maturaj pluvarbaroj kun disa subkreskaĵaro kaj altaj arboj. Ĝi troviĝas sur altejoj inter 60 kaj 1 200 m. Foje ili troviĝas ankaŭ ĉe urboj kaj vilaĝoj.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (2014-01-01) “Phylogeny and biogeography of the fruit doves (Aves: Columbidae)”, Molecular Phylogenetics and Evolution (en) 70, p. 442–453. doi:10.1016/j.ympev.2013.08.019. 
  2. 2,0 2,1 Gibbs & Barnes 2010, p. 519.
  3. Jobling, James A.. (2010) Helm Dictionary of Scientific Bird Names. Christopher Helm, p. 233, 322. ISBN 978-1-4081-3326-2.
  • Gibbs, David. (2010) Pigeons and Doves: A Guide to Pigeons and Doves of the World. Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-3555-6.


Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]