Oraj Kantoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oraj kantoj)

Oraj Kantoj estas kolekto da kanzonoj plejparte verkitaj originale en Esperanto kaj produktitaj de Mikaelo Bronŝtejn kaj Garik Kokolija.

La kantoj havas malsamajn signifojn por diversaj esperantistoj. Estas tiuj, kiuj aŭdis la kantojn nur 1-2-3-foje, eble eĉ neniam, des pli neniam kantis. Plejparte tio validas por komencantoj (ne tre spertaj) aŭ alilandaj esperantistoj. Por ili tio estas nur kantoj — gajaj kaj malgajaj. Sed estas multaj homoj en Rusio kaj en aliaj ŝtatoj de eksa Sovetunio, por kiuj tiuj ĉi vortoj kaj melodioj estas pli ol kantoj — ili estas rememoro pri parto de la vivo, pasigita en la junulara Esperanto-movado. Ĝuste la kantoj estis unu el la plej mirindaj partoj de Esperanto-vivo en Sovetunio. Tiuj ĉi kantoj estis kantataj jam dum 10, 20, 30, kelkaj eĉ dum 40 jaroj en sovetaj kaj rusaj Esperantaj rekontiĝoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • listoj de la kantoj: parto 1, 2, 3, 4, 5, origine en la retejo ikso.net/kantaro, arkivigite per la interreta arkivo en oktobro 2008, sed la ligitaj kantotekstoj nur en unuopaj kazoj kunsaviĝis