Orakoloj sibilaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Orakoloj sibilaj. - Kolekto de profetaĵoj kaj sentencoj de antikvtempaj grekaj sibiloj rakontataj greklingve, kiuj pro apartaj kombinaĵoj eniris ankaŭ en la genron “bibliaj apokrifoj”, aparte apokalipsaj. La orakolaro etendiĝas laŭ 15 libroj (kies perdiĝis la IXa, la Xa kaj XVa), kiuj en 4.230 homeraj eksametroj, je mezvalora faro, kunigas orakolojn efektive devenantajn el paganaj kultoj, al kiuj tamen estis kunigitaj aldonaĵoj, modifaĵoj, sensŝanĝantaj interpolaĵoj flanke de helenistaj hebreoj celantaj proselitigi paganojn imagigante ĝuste al la mondo helenista antikvajn sibilajn aludojn kaj pravigajn profetaĵojn favorajn al la hebrea monoteismo, kaj poste flanke de kristanoj por la sama celo. La temoj etendiĝas ek de eskatologia relego de la historio ĝis profetioj pri la finiĝo de Romo, pri la hebrea monoteismo kaj ekzaltado de la figuro de Kristo. La hebrefonta orakotaro kuŝas en la libroj IIIa kaj Va kiuj estas dateblaj ekde 140 aK al dua jc pK.; tiuj kristanaj ekde la dua jc ĝis la IV.

La sibilaj orakoloj ĝuis grandan estimon ĉe verkistoj, foje eĉ ĉe Patroj, de la kristana eklezio, kiel Laktancio, Aŭgusteno, Teofilo de Antiokio, Klemento de Aleksandrio, Pseŭdo-Justeno martiro, Sankta Sankta Ambrozio kaj Eŭsebio de Cezareo. Ŝajnas, ke ĉe kelkaj, tiuj libroj juĝiĝis veraj profetaĵoj. Samtempe naskiĝis la kristana interpreto pri la kvara eklogo de Bukoloj de Virgilio. Kiel lasta ekzemplo de fascina adimiro pri tiuj orakoloj, oni vidu kiel en XIIIa jc Tomaso el Celano en la unuaj versoj de sia poeta komponaĵo “Dies irae” (Tago de la irado), tiel eksplodas: “Dies irae, dies illa, teste David et Sibylla” (Tago de irado, tiu tago, atestante Davido kun la Sibilo).

Historio de la teksto[redakti | redakti fonton]

Redakti

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]