Oranĝa Renkontiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kelkaj partoprenantoj de ORo 2007.

Oranĝa Renkontiĝo (mallongita ORo) estis serio da internaciaj esperantaj junularkunvenoj en Svedio, kiuj okazis ekde 2007 ĉiujare ĝis almenaŭ 2014.[1] Ĝin aranĝis Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo (SEJU) kaj Hernusanda Esperantista Klubo (HEK). La nomo Oranĝa Renkontiĝo devenas kaj de la emo de la organizantoj grapoligi homojn kaj de la oranĝkoloraj aŭtunaj foliarboj ĉirkaŭeje.

Ekde 2007 HEK kaj SEJU aranĝis la Oranĝan Renkontiĝon ĉiujare aŭtune ekster Hernusando, inter 21-a kaj 23-a de septembro. ORo estis la unua junularkunveno esperantista en Svedio ekde la 2003-a IJK, kaj ĝi multe helpis revigligi la svedan junularan esperantistan movadon. Je 2007 partoprenis la ORon 15 junuloj de 5 eŭropaj landoj, kaj je 2009 la nombro altiĝis ĝis 26 homoj de 8 landoj. Ĝis nun, krokodilado preskaŭ forestis dum tiu ĉi renkontiĝo.

ORo iĝis konata kiel mojosa kaj iom eksperimentema internacia renkontiĝo por junuloj en bela naturo. La programo kutime miksas seriozajn prelegojn, muzikon, poezion, saŭnon, homfutbalon, bretajn ludojn kaj tiel plu. Laŭ la posta taksado la partoprenantoj estis tre kontentaj, speciale aprezantaj la belajn ejojn, la bonan etoson kaj la abundajn eblecojn muzikumi. Artistoj kiuj prezentis sin dum ORo estas inter aliaj La Perdita Generacio, Sara Török kaj Inicialoj dc. Kreiĝis tradicio kiu temas pri mondĉampionado en Bakio okazanta dum la ORo.

Oranĝa Afriko[redakti | redakti fonton]

Inspirite de la Oranĝa Renkontiĝo en Eŭropo, ankaŭ ekestis en Afriko la ideo de Oranĝa Renkonto organizita de la Afrika Esperanto-Instituto kun la celo ekskluzive paroli en Esperanto en tiu aranĝo. Eĉ novuloj ŝajnas alproprigi la lingvon plej rapide, ĝuste ĉar la celo tiel evidente estas uzi la lingvon kaj aparteni al la komunumo. "En la havaja lingvo 'ohana' indikas intencajn ligojn inter personoj kiuj celas kunlabori kaj memori unu la alian: jen Oranĝa Renkontiĝo, nova, ne biologia familio"[2].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. notoj pri la Oranĝaj Renkontiĝoj en la retejo facebook
  2. (eo) Oranĝa Afriko, Heroldo de Esperanto, paĝo 2, n-ro 2223, aŭgusto 2021.