Oranĝa fruktokolombo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Masklo ĉe Taveuni.
![]() Ino
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ptilinopus victor (Gould, 1872) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Oranĝa fruktokolombo, Ptilinopus victor, estas malgranda fruktokolombo de la genro Ptilinopus. Ĝi estas unu el la plej kolorriĉaj kolomboj, kaj la masklo havas orolivecan kapon kaj tre briloranĝajn "harecajn" korpoplumojn. La orolivecaj flugilplumoj estas tipe kovritaj de longaj oranĝaj flugilkovriloj ripoze. La kruroj, beko kaj ĉirkaŭokula haŭtaĵo estas bluecverda kaj la irisoj estas blakecaj. La ino estas malhelverda birdo kun nigreca vosto kaj oranĝ-flavaj subvostaj kovriloj. La junuloj similas al inoj.
La Oranĝa fruktokolombo estas endemia de Fiĝioj, kie ĝi loĝas en arbaroj de insuloj Vanua Levu, Taveuni, Rabi, Kioa, Kamea kaj Laŭkala. Ili manĝas ĉefe variajn malgrandajn fruktojn, berojn, raŭpojn kaj insektojn. La ino kutime demetas unu blankan ovon. Tiu ĉi specio estas tre proksime rilata al la Fajfa fruktokolombo kaj al la Ora fruktokolombo. Ĝi estas ofta specio tra sia limigita teritorio, kaj estis taksita kiel Malplej Zorgiga fare de la IUKN.[1]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]
La Oranĝa fruktokolombo estis origine priskribita kiel Chrysoena victor fare de John Gould en 1872, baze sur specimenoj el Vanua Levu, Fiĝioj.[2] La genronomo de la specio devenas el la vortoj de la antikva greka ptilon (plumo) kaj pous (piedo), dum la specia epiteto victor devenas el la latina victor, kun la signifo "konkeranto".[3] Alternativaj nomoj de tiu ĉi specio estas "oranĝa turto" kaj "flama turto".[4]
Ĝi estas unu el ĉirkaŭ 50 specioj de la genro Ptilinopus. Ene de tiu genro, ĝi estas frata de la Fajfa fruktokolombo, kaj tiuj du specioj estas plej proksime rilataj al la Ora turto. Tiuj tri specioj estas metitaj kune en la subgenron Chrysoena.[5] ili estis foje traktitaj ankaŭ kiel apartan propran genron.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]Estas du agnoskitaj subspecioj.[6] Krome ekzistas ankaŭ intermezuloj inter ambaŭ subspecioj.[7]
- P. v. victor (Gould, 1871): nomiga subspecio, trovebla en Vanua Levu, Taveuni, Kioa kaj Rabi. Oni inkludas ankaŭ populaciojn el Laŭkala kaj Taveuni, sed ili estas intermezaj kaj estu pli bone traktitaj kiel parto de aureus.[4]
- P. v. aureus Amadon, 1943: en Kamea kaj Laŭkala. Maskloj estas pli grandaj ol tiuj de la nomiga subspecio, kun pli flavaj flugiloj kaj pli palaj kapoj.[4]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La Oranĝa fruktokolombo estas endemia de Fiĝioj, kie ĝi troviĝas en la insuloj Vanua Levu, Taveuni, Kioa, Rabi, Laŭkala, kaj Kamea. Ili vivas en arbaroj kun aliaj specioj de la subgenro Chrysoena. Ili preferas maldensajn arbarojn, kiel duarangaj kaj galeriaj, sed ĝi estas ofta ankaŭ en denskanopeaj praarbaroj. La specio estas submonteta kaj vivas je altaĵoj de 420–980 m, sed ĝia foresto en malaltaj teroj eble rilatas al manko de taŭga vivmedio pro senarbarigo anstataŭ pro alteco.[4]
Kutimaro kaj ekologio
[redakti | redakti fonton]La oranĝa kolombo ne estas tre sociema kaj kutime vivas sole aŭ en paroj, aŭ malpli ofte en grupetoj aŭ en paroj de du inoj. Aroj de ĝis sep birdoj estis registritaj en unu arbo. Ĝia flugmaniero estas rapida kaj rekta, kun frapaj flugilbatoj.[4]
Dieto
[redakti | redakti fonton]La specio estas plejparte fruktomanĝula, manĝante malgrandajn fruktojn kaj berojn kun diametro de 4-7 mm. Ĝi ankaŭ estis observita plukanta senvertebrulojn kiel raŭpoj el folioj. Manĝado okazas plejparte en la supra kanopeo kaj subetaĝo, kaj aroj ĉe fruktarboj malofte estas pli grandaj ol kutimaj.[4][7]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Nestumado estis observita en junio, septembro, novembro kaj decembro, sugestante ke la reprodukta sezono de la oranĝa kolombo estas longa. Nestoj estas malfortaj platformoj faritaj el kelkaj interplektitaj bastonoj, kutime metitaj malalte malsupren sur arbon en la subkanopeon, kaj unu nesto estis observita ĉe alteco de 2.5 m. Ovaroj kutime enhavas nur ununuran blankan ovon, kvankam kelkaj estis registritaj kun du ovoj. Nur inoj estis observitaj kovanta ovojn kaj prizorgante idojn.[4][7]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife International (2016). “Chrysoena victor”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22691573A93316970. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22691573A93316970.en. Alirita 12a de Novembro 2021..
- ↑ (1871) “Description of a new species of Fruit-Pigeon from the Fiji Islands”, 'Proceedings of the Zoological Society of London' (en), p. 642–643. doi:10.1111/j.1469-7998.1871.tb00482.x.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) Helm Dictionary of Scientific Bird Names. Christopher Helm, p. 322, 401. ISBN 978-1-4081-3326-2.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 Gibbs, David. (2001) Pigeons and Doves: A Guide to the Pigeons and Doves of the World (angle). Pica Press, p. 518–519. ISBN 978-1-8734-0360-0. OCLC 701718514.
- ↑ (2014-01-01) “Phylogeny and biogeography of the fruit doves (Aves: Columbidae)”, Molecular Phylogenetics and Evolution (en) 70, p. 442–453. doi:10.1016/j.ympev.2013.08.019.
- ↑ Turacos, bustards, cuckoos, mesites, sandgrouse. IOC World Bird List Version 14.2. International Ornithologists' Union (August 2024). Alirita 2a de Septembro 2024 .
- ↑ 7,0 7,1 7,2 (2020-03-04) “Orange Dove (Ptilinopus victor)”, Birds of the World (en). doi:10.2173/bow.oradov1.01. 242288914. Alirita 2022-01-08..
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|