Saltu al enhavo

Oranĝbeka lorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oranĝbeka lorio

Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Ordo: Psittaciformes, Papagoformaj
Familio: Psittaculidae, Psitakuledoj
Subfamilio: Loriinae, Lorienoj
Genro: Neopsittacus
Salvadori, 1875
Specio: Oranĝbeka lorio, N. pullicauda
(Hartert, 1896)
Neopsittacus pullicauda
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj
  • Neopsittacus muschenbrocki alpinus Ogilvie-Grant, 1914
  • Neopsittacus pullicauda socialis Mayr, 1931
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Oranĝbeka lorio (Neopsittacus pullicauda) estas specio de papagaj birdoj, en la familio Psittaculidae. Ĝin priskribis la germana ornitologo Ernst Hartert en 1896, kaj ĝi estas endemia de Nov-Gvineo, kie ĝi ĉefe vivas en nubarbaroj, arbarrandoj, kaj senarbigitaj areoj borde de arbaroj je altitudoj de 2 100–3 800 m. Plenkreskuloj estas averaĝe 18 cm longaj kaj pezas 25–40 g, kaj estas ĉefe verdaj, kun ruĝa malsupra flanko kaj mallarĝaj flavaj strioj sur la vangoj. Ĝi aspektas simile al la proksime rilata flavbeka lorio, sed estas pli malgranda, havas pli brilkoloran plumaron, kaj havas pli malgrandan, oranĝan bekon.

La specio manĝas polenon, nektaron, florojn, fruktojn, kaj, malofte, semojn. Ili foje manĝas kune kun flavbekaj lorioj ĉe fruktarboj, sed malofte troviĝas kun specioj de aliaj genroj. Reproduktado okazas en oktobro; nestoj estas faritaj en truoj en altaj arboj kaj enhavas du ovojn. Ĝi estas listigita kiel malplej zorgiga en la IUCN Ruĝa Listo pro sia larĝa teritorio kaj manko de gravaj malkreskoj en sia populacio.

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La Oranĝbeka lorio estis formale priskribita kiel nova specio fare de la germana ornitologo Ernst Hartert in 1896 baze sur specimenoj el la "Viktoria distrikto" en la montaro Owen Stanley en Nov-Gvineo.[1] La genronomo Neopsittacus devenas el la greka νεος (neos), kun la signifo "nova", kaj ψιττακος (psittakos), kun la signifo "papago". La specia epiteto pullicauda devenas el Latina pullus, kun la signifo "malhela", kaj cauda, kun la signifo "vosto".[2] Alternativaj ordinaraj nomoj por la birdospecio estas Smeralda lorio, alpa lorio kaj oranĝbeka montolorio.[3][4]

La specio montras klinan variadon (laŭgradan variadon en sia aspekto laŭlonge de sia teritorio), ĉar birdoj el okcidentaj populacioj estas pli malgrandaj kaj pli palaj ol birdoj el sudorientaj populacioj.[3] Ĝi estas traktata kiel havanta unu subspecion fare de la Internacia Unio de Ornitologoj;[5] tamen, kelkaj fakuloj agnoskas ĝis tri subspeciojn surbaze de diferencoj en aspekto, kun populacioj el centra okcidenta Nov-Gvineo apartigitaj kiel N. p. alpinus (oranĝa brusto, kompare kun la ruĝa de la nomiga subspecio, kaj pli malhela ruĝa ventro)[6] kaj populacioj el nordorienta Nov-Gvineo apartigitaj kiel N. p. socialis (pli malhela ĝenerale ol la nomiga subspecio).[6]

La Oranĝbeka lorio estas unu el du specioj en la genro Neopsittacus. Ĝi kaj la Flavbeka lorio estas bazaj ene de klado (grupo de organismoj posteuloj el komuna praulo) formata de Neopsittacus, Lorius, Psitteuteles, Parvipsitta, Pseudeos, Chalcopsitta, Glossoptilus, Glossopsitta, Saudareos, Eos, kaj Trichoglossus.[7][8]

La oranĝbeka lorio estas malgranda specio de lorio, kun longo de ĉirkaŭ 18 cm kaj pezo de 25–40 g.[6] Plenkreskuloj estas ĉefe malhelverdaj, kun ruĝaj malsupraj partoj kaj mallarĝaj flavaj strioj sur la vangoj.[6][9] Ankaŭ la flankoj kaj flugiloj estas smeraldverdaj; la malsupra flanko de la vosto estas pli obtuze verda, kun ruĝa makulo ĉe la bazo. La subflugilo estas brile ruĝa kaj estas aparte elstara dumfluge.[9] La irisoj kaj beko estas oranĝkoloraj, kun flava pinto ĉe ĉi-lasta, kaj la piedoj estas malhelgrizaj.[4] Nematuruloj estas pli obtuze koloraj, kun malpli da ruĝo sur siaj subaj partoj kaj oranĝbruna beko.[6] Idoj havas flavajn bekojn, kiuj fariĝas oranĝkoloraj post ĉirkaŭ 6 monatoj.[10]

Krom la flavbeka lorio, neniu alia papago en la teritorio de la specio havas similan koloraron. Kompare kun la flavbeka lorio, ĝi estas pli malgranda, havas pli brilkoloran plumaron, kaj havas pli malgrandan, oranĝan bekon.[4] Plie, ĝi ankaŭ distingiĝas per tio, ke ĝiaj flankoj kaj flugiloj estas samkoloraj je verda koloro, la malsupra flanko de la vosto estas obtuze verda kun ruĝa ĉe la bazo, kaj pro la manko de oliveca nuanco ĉe la supro de ĝia kapo.[9]

La specio estas tre voĉema kaj eligas diversajn kriojn, inkluzive de alta supren-malklara "ciit" kaj aliaj, pli longaj altatonaj krioj.[6] Kvankam ĉi tiuj krioj similas al tiuj de la flavbeka lorio, ili tendencas esti pli mallaŭtaj, pli altatonaj kaj pli muzikaj.[9]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La oranĝbeka lorio estas endemia de la insulo Nov-Gvineo. Ĝi loĝas en arbara kanopeo, arbaraj randoj, kaj senarbarigitaj areoj limaj kun arbaroj je altaj altitudoj en montoj en la Centra Montaro kaj la Huon-duoninsulo, sed forestas de la Birdokapa Duoninsulo. Ĝi preferas nebularbaron je altitudoj de 2 100–3 800 m, sed estis registrita je altitudoj eĉ de nur 800 m.[3][6] Vaganteco je pli malaltaj altitudoj sugestas, ke la specio povas sporade migri altitude;[6] Neopsittacus estas unu el nur kvin genroj en la ordo Psittaciformes, kiuj evoluis por esti nomadaj.[11] Je pli malaltaj altitudoj, ĝi ofte loĝas en la samaj areoj kiel la flavbeka lorio.[3]

Kutimaro kaj ekologio

[redakti | redakti fonton]

Oranĝbekaj lorioj tipe troviĝas en malgrandaj aroj.[9] Ili manĝas polenon, nektaron, florojn, fruktojn, kaj, malofte, semojn. Plantoj, kiujn ĝi manĝas, estas la strobiloj de Papuacedrus papuana kaj la berojn de Sericolea pullei. Ĝi estas pli nektaromanĝa ol la flavbeka lorio.[6] Ili foje manĝas kune kun flavbekaj lorioj ĉe fruktarboj, sed malofte troviĝas kun aliaj specioj.[9]

Ĝia reprodukta sezono estas en oktobro. Ĝi nestas en kavaĵoj en altaj arboj, kie ĝi demetas 2 ovojn.[6] La oranĝbeka lorio estas parazitata de diversaj insektoj, inkluzive de la rinozidaj akaroj Mesonyssus alisteri kaj Tinaminyssus trichoglossi,[12][13] la filopterida maĉlaŭso Psittaconirmus zinki,[14] kaj la menoponeda maĉlaŭso Eomenopon semilunare.[15]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (1896) “List of three small collections from British New Guinea, mostly brought together in the Owen Stanley Range”, Novitates Zoologicae 3, p. 8–19 [17]. 
  2. Jobling, James A.. (2010) Helm Dictionary of Scientific Bird Names. Christopher Helm, p. 268, 324. ISBN 978-1-4081-3326-2.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Beehler, Bruce. (2016) Birds of New Guinea: Distribution, Taxonomy, and Systematics. Princeton University Press, p. 250. ISBN 978-0-691-16424-3.
  4. 4,0 4,1 4,2 Ripley, Sydney Dillon. (1964) A Systematic and Ecological Study of Birds of New Guinea, 19 (en-US). New Haven, Connecticut: Peabody Museum of Natural History, p. 32–33.
  5. Parrots, cockatoos (en-US) (2023-07-15). Alirita 2023-09-08 .
  6. 6,00 6,01 6,02 6,03 6,04 6,05 6,06 6,07 6,08 6,09 Collar, Nigel; Boesman, Peter F. D. (2020-03-04), Billerman, Shawn M.; Keeney, Brooke K.; Rodewald, Paul G. et al., eds., "Orange-billed Lorikeet (Neopsittacus pullicauda)" (in en), Birds of the World (Cornell Lab of Ornithology), doi:10.2173/bow.orblor1.01, https://birdsoftheworld.org/bow/species/orblor1/1.0/introduction, retrieved 2023-09-07 
  7. (2020-07-02) “Improved systematics of lorikeets reflects their evolutionary history and frames conservation priorities”, Emu (en) 120 (3), p. 201–215. doi:10.1080/01584197.2020.1779596. Bibkodo:2020EmuAO.120..201J. 222094508. 
  8. (2020-07-01) “Uneven missing data skew phylogenomic relationships within the lories and lorikeets”, Genome Biology and Evolution (en) 12 (7), p. 1131–1147. doi:10.1093/gbe/evaa113. 
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 Pratt, Thane K.. (2015) Birds of New Guinea, 2‑a eldono (angle), Princeton, New Jersey: Princeton University Press, p. 354–355. ISBN 9780691095622.
  10. (Januaro 1984) “New or confirmatory information on some species of New Guinean birds”, Australian Bird Watcher 10 (7), p. 219–220. 
  11. (2005-01-01) “Exploration of environmental changes relates to lifestyle”, Behavioral Ecology (en) 16 (1), p. 247–254. doi:10.1093/beheco/arh159. “Considering residency as the ancestral state for the Order Psittaciformes, nomadism seems to have evolved three times independently in the clades Charmosyna, Psephotus/Northiella, and Neopsittacus/Trichoglossus...”. 
  12. (1968) “New records and a new species of Mesonyssus (Mesostigmata: Rhinonyssidae) from parrots (Psittaciformes: Psittacidae)”, The Journal of Parasitology 54 (2), p. 397. doi:10.2307/3276960. 
  13. (1964) “New records and description of Rhinonyssidae, mostly from New Guinea (Acarina: Mesostigmata)”, Pacific Insects 6 (2), p. 374–375. 
  14. (1983) “A review of the genus Psittaconirmus (Mallophaga: Philopteridae) from South Pacific parrots (Psittaciformes)”, International Journal of Entomology 25 (1), p. 56–70 [63]. 
  15. (1966) “The genus Eomenopon Harrison with descriptions of seven new species (Mallophaga: Menoponidae)”, Pacific Insects 8 (1), p. 17–28 [22]. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]