Oranĝerio de Gotha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La oranĝa domo; dekstre bone videblas la promenovojo el la pli supre situanta Friedenstein-kastelo

La Oranĝerio de Gotha (germane: Orangerie) troviĝas en la urbocentro de Gotha inter la kasteloj Friedenstein kaj Kastelo Friedrichsthal, Friedrichsstraße nr 6. La iam en la oranĝejo gastanta biblioteko estas ekde 2014 en la najbara Vintra palaco. Ĝi ja apartenas al la Kastelparko Gotha.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

"Sendube la plej bone ekipita kaj bela siaspece" - tial priskribis la historiisto de Gotha Johann Georg August Galletti en sia verko Geschichte und Beschreibung des Herzogthums Gotha la oranĝerion surlokan. Ĝia konstruo (laboroj antaŭaj estis faritaj jam de Johann Erhard Straßburger) komencitis en 1747 fare de Gottfried Heinrich Krohne por anstataŭigi la iaman kuirĝardenon kaj finfaritis en 1774 fare de Johann David Weidner. Ĝi estas unu el la plej gravaj oranĝeriaj kompleksoj de la 18-a jarcento kaj juvelaĵo de mezgermana arkitekturo. Konceptitie kiel ligilo inter la Friedenstein-kastelo kaj Friedensthal-kastelo ĝi senteble antaŭanoncas la modestan Friedensthal-kastelon al personoj malsuprengrimpantaj de la impona Friedenstein-kastelego: tion Krohne faris per la truko ke li movis la akson je 20 gradoj. Tial la du oranĝeriaj domoj kaj la du forcejoj optike apartenas jam al la envala kasteleto, kvazaŭ ili estus prilongigitaj aleroj.

Tipe la oranĝerio apartenas al tiaj oranĝerioj, kiuj faras flankan enkadron de kasteloj simile al la cirkelaj dometoj de la kastelĝardeno de Schwetzingen. Tamen ili restis memstaraj kaj unikaj, koncerne kaj la konstruteknikon de la domoj kaj la ĝardenon ĉirkaŭantan. Subigo al aliaj parkopartoj ne faritis tiel ke la komplekso de Gotha bonege plenumas ĉioman reprezentatecon de vera oranĝerio. Krome la situo ĉe la piedo de monteto oriente kun necesaj terasoj, ŝtuparoj, kaskadoj kvazaŭ invitis al instalo de tia majstroverko arkitektura. Sed tre bedaŭrinde, de la tuta programo realigitis nur ero. En 1781 la oranĝerio havis ankoraŭ 2953 oranĝajn plantojn. Il troviĝis en la norda, granda oranĝeria dume la suda domo (nomita "laŭrejo") servis por la kultivado de laŭraĵoj, cipresacoj, granatoj, mirtacoj, oleandro kaj figoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo de la oranĝerio

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 3, 2010, ISBN 978-3-7954-2461-9, p. 115