Saltu al enhavo

Oranĝflugila amazono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oranĝflugila amazono
Nomiga A. a. amazonica, Ekvadoro
Nomiga A. a. amazonica, Ekvadoro
A. a. tobagensis, Tobago
A. a. tobagensis, Tobago
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves. Birdoj
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Arinae
Tribo: Androglossini
Genro: Amazona
Specio: Oranĝflugila amazono, A. amazonica
(Linnaeus, 1766)
Amazona amazonica
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Psittacus amazonicus Linnaeus, 1766

Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

La Oranĝflugila amazono (Amazona amazonica), konata ankaŭ kiel Oranĝflugila papago, estas specio de papago en la subfamilio Arinae de la familio Psittacidae, de afrikaj kaj amerikaj papagoj. Ĝi estas loĝanta reproduktanta birdo en tropika Sudameriko, el Kolombio, Trinidado kaj Tobago suden ĝis Peruo, Bolivio kaj centra Brazilio. Ilia vivmedio estas arbaroj kaj duonmalferma kamparo. Kvankam ofta papaga specio, ĝi estas persekutata kiel agrikultura plago kaj pro kaptado por la komerco de dorlotbestoj (ĉirkaŭ 66 000 kaptitaj el 1981 ĝis 1985). Ĝi estas ĉasata ankauc kiel manĝofonto. Oni registris enmetitaj reproduktantajn populaciojn en Puertoriko[1] kaj Tenerife en Kanarioj.[2]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La oranĝflugila amazono estis formale priskribita en 1766 de la sveda natursciencisto Carl Linnaeus en la dekdua eldono de sia Systema Naturae. Li lokigis ĝin kun ĉiuj aliaj papagoj en la genro Psittacus kaj kreis la duvortan nomon Psittacus amazonicus.[3] Linnaeus citis la priskribon de 1760 de la franca zoologo Mathurin Jacques Brisson. Brisson uzis la francan nomon "Le Perroquet Amazone" kaj la latinan nomon poste uzitan de Linnaeus, Psittacus amazonicus.[4] Kvankam Brisson kreis latinajn nomojn, ĉi tiuj ne konformas al la dunoman sistemon kaj ne estas agnoskitaj de la Internacia Komisiono pri Zoologia Nomenklaturo.[5] La oranĝflugila amazono nun estas unu el ĉirkaŭ 30 specioj lokigitaj en la genro Amazona, kiu estis enkondukita de la franca natursciencisto René Lesson en 1830.[6][7] La specio estas konsiderata monotipa: neniu subspecio estas agnoskita.[7]

La oranĝflugila amazono estas ĉefe verda papago ĉirkaŭ 33 cm longa kaj pezanta ĉirkaŭ 340 g. Ĝi havas bluajn kaj flavajn plumojn sur la kapo, kies amplekso varias inter individuoj. La supra mandiblo estas parte kornokolora (griza) kaj parte malhelgriza. Ĝi havas oranĝkolorajn plumojn en la flugiloj kaj vosto, kiujn oni povas vidi dumfluge. La masklo kaj ino estas identaj laŭ ekstera aspekto.[8]

La oranĝflugilaj amazonoj estas bruemaj birdoj kaj faras laŭtajn, altatonajn kriegojn. Ili manĝas fruktojn, semojn, nuksojn, florojn, foliburĝonojn kaj berojn,[9] inkluzive de fruktoj de palmoj kaj foje kakao, mangoj kaj oranĝarboj.[9] Ili ripozas komunume en palmoj kaj aliaj arboj, kaj grandaj nombroj videblas ĉe la ripozejoj ĉe tagiĝo kaj krepusko. Ili fariĝas oftaj kiel natura birdo en la areo de Miamo, Florido, kaj estas kolonioj en Londono, Anglio.

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]
Ovo, kolekto de Muzeo Wiesbaden

La oranĝflugila amazono nestas en arbokavaĵoj. La ovoj estas blankaj kaj kutime estas tri aŭ kvar en ĉiu ovodemetado. La ino kovas la ovojn dum ĉirkaŭ 26 tagoj kaj la papagidoj forlasas la neston ĉirkaŭ 60 tagojn post eloviĝo.[8]

La oranĝflugila amazono estis enkondukita en Tenerifon en la Kanariaj Insuloj, kie ĝi estis observita sukcese hibridiĝanta kun natura skvamkapa piono (Pionus maximiliani) kaj ankaŭ provante reproduktiĝi kun naturiĝinta Monaĥa psitako (Myiopsitta monachus) kaj Kolumpapago (Psittacula krameri), eĉ implikante sin en la nekutima nestokonstrua konduto de la unua specio.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ (2018) “From the cage to the wild: introductions of Psittaciformes to Puerto Rico”, PeerJ 6, p. e5669. doi:10.7717/peerj.5669.
  2. 1 2 Mate shortage in exotic parrots. British Ornithologists' Union (18a de Marto 2021). Alirita 19a de Marto 2021 .
  3. ↑ Gmelin, Johann Friedrich. (1788) Systema naturae per regna tria naturae : secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 13‑a eldono 1, Part 1 (latine), Lipsiae [Leipzig]: Georg. Emanuel. Beer.
  4. ↑ Brisson, Mathurin Jacques. (1760) Ornithologie, ou, Méthode Contenant la Division des Oiseaux en Ordres, Sections, Genres, Especes & leurs Variétés 4 (French, Latin). Paris: Jean-Baptiste Bauche. La du steloj (**) en la komenco de la fako indikas, ke Brisson bazis sian priskribon sur la ekzamenado de specimeno.
  5. ↑ (1910) “Collation of Brisson's genera of birds with those of Linnaeus”, Bulletin of the American Museum of Natural History 28, p. 317–335.
  6. ↑ Lesson, René. (1831) Traité d'Ornithologie, ou Tableau Méthodique 1 (france). F.G. Levrault.
  7. 1 2 Parrots, cockatoos. IOC World Bird List, Versio 12.1. International Ornithologists' Union (Januaro 2022). Alirita 20a de Marto 2022 .
  8. 1 2 Alderton, David. (2003) The Ultimate Encyclopedia of Caged and Aviary Birds. London, England: Hermes House. ISBN 1-84309-164-X.
  9. 1 2 Amazona amazonica (Orange-winged Parrot). Alirita 24a de Marto 2022 .
  • "National Geographic" Field Guide to the Birds of North America (ISBN 0-7922-6877-6).
  • Handbook of the Birds of the World Vol 4, Josep del Hoyo editor, (ISBN 84-87334-22-9).
  • "National Audubon Society" The Sibley Guide to Birds, by David Allen Sibley, (ISBN 0-679-45122-6).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]