Saltu al enhavo

Oranĝmentona papago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oranĝmentona papago
Masklo en Honduro.
Masklo en Honduro.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Papagoformaj Psittaciformes
Familio: Papagedoj Psittacidae
Subfamilio: Arinae
Genro: Brotogeris
Vigors, 1825
Specio: Oranĝmentona papago, B. jugularis
(Müller, 1776)
Brotogeris jugularis
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Oranĝmentona papago (Brotogeris jugularis) ankaŭ Tovipapago estas specio de papagoj en la familio papagedoj, latine Psittacidae indiĝenaj de Sudameriko. Ĝi troviĝas el sudokcidenta Meksiko tra Centra Ameriko ĝis norda Kolombio kaj okcidenta Venezuelo.[1]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La Oranĝmentona papago havas du subspeciojn, nome la nomigan B. j. jugularis (Müller, 1776) kaj B. j. exsul (Todd, 1917).[1] Alia subspecio, B. j. apurensis, estis proponita kiel aparta el exsul, sed tiunt traktadon ne estis akceptita.[2] La Oranĝmentona papago kaj la Grizvanga papago (B. pyrrhotera) estas frataj specioj.[2][3]

En Panamo

La oranĝmentona papago estas 18 ĝis 19 cm longa kaj pezas inter 53 kaj 65 g. Plenkreskuloj de la nomiga subspecio havas helverdan kapon kun blueta nuanco sur la krono, blankan okulringon, oranĝkoloran mentonon kaj palan bekon. La mentonmakulo ofte estas malfacile videbla. Iliaj supraj partoj kaj vosto estas bluetverdaj kun brunaj flugilkovriloj, kiuj montriĝas kiel "ŝultroj" kiam ili ripozas surloke. Iliaj malsupraj partoj estas plejparte helverdaj kun bluetaj ventro kaj femuroj. Iliaj subflugilaj kovriloj estas flavaj. Nematuraj birdoj similas al plenkreskuloj. Subspecio B. j. exsul havas tute verdajn malsuprajn partojn kaj pli malgrandan kaj pli palan oranĝkoloran mentonmakulon, pli malhelajn "ŝultrojn" kaj pli olivkoloran mantelo ol la nomiga.[2]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La nomiga subspecio de la oranĝmentona papago havas sendube la pli grandan teritorion. Ĝi troviĝas ekde la sudokcidenta meksika ŝtato Oaxaca suden, plejparte laŭlonge de la pacifika flanko de Centrameriko tra okcidenta, centra kaj norda Kolombio ĝis nordokcidenta Venezuelo. Subspecio B. j. exsul troviĝas en la Departemento Araŭko de nordorienta Kolombio kaj norda kaj okcidenta Venezuelo ĝis Guárico. La specio loĝas en duonmalfermaj ĝis malfermaj pejzaĝoj, inkluzive de Llanos, deciduaj arbaroj, sekundaraj kaj galeriaj arbaroj, plantejoj kaj arbaraj partoj de urboj. Ĝi evitas ĉiamverdajn arbarojn. Laŭ alteco ĝi varias de marnivelo ĝis 1 400 m.[2]

La oranĝmentona papago ĝenerale estas sidlokema, sed almenaŭ en Salvadoro vagas loke post la reprodukta sezono.[2] Ĝi kutime videblas en paroj aŭ malgrandaj aroj.[4]

La oranĝmentona papago ofte manĝas kun la pli granda oranĝfrunta konuro (Eupsittula canicularis). Ĝi manĝas vastan gamon da manĝaĵoj, ĉefe fruktojn kaj semojn, sed ankaŭ florojn, herbojn, nektaron, insektojn kaj algojn. Ĝi povas damaĝi kultivitajn fruktojn. Kiel multaj aliaj papagoj, ĝi manĝas mineralriĉan teron.[2][5]

Du dorlotbestoj de tiu specio

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

La reprodukta sezono de la oranĝmentona papago daŭras de januaro ĝis aprilo. Ĝi nestas en malnova pegotruo, natura kavaĵo, aŭ en truo, kiun ĝi elfosas en arbara termitejo. Komunuma nestado en granda putra barilo estis observita. La tipa ovodemetado estas kvar ĝis sep ovoj. En kaptiteco la kovada periodo estas de ĉirkaŭ 21 ĝis 26 tagoj kaj elnestiĝo okazas ĉirkaŭ du ĝis tri semajnojn post eloviĝo.[2][6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Parrots, cockatoos (January 2023). Alirita 18 February 2023 .
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 Collar, N., P. F. D. Boesman, kaj G. M. Kirwan (2020). Orange-chinned Parakeet (Brotogeris jugularis), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. retrieved 21a de Februaro, 2023
  3. Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 30a de Januaro 2023. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. [1] Alirita la 30an de Januaro, 2023
  4. Orange-chinned Parakeet. Cornell Lab of Ornithology. Alirita 21a de Februaro, 2023 .
  5. Orange-chinned Parakeet. Cornell Lab of Ornithology. Alirita 21a de Februaro, 2023 .
  6. Alderton, David. (2003) The Ultimate Encyclopedia of Caged and Aviary Birds. London, England: Hermes House. ISBN 1-84309-164-X.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]