Oranĝvanga pirilio
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||||
| Pyrilia barrabandi | ||||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||||||
|
Pionopsitta barrabandi | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||
La Oranĝvanga pirilio (Pyrilia barrabandi, laŭ kio Barabanda pirilio aŭ Barabanda papago), konata ankaŭ kiel Oranĝvanga papago, estas specio de papago de la genro Pyrilia en la subfamilio Arinae de la familio Psittacidae, de afrikaj kaj amerikaj papagoj. Ĝi estis iam metita en la genron Pionopsitta, kiu estas nun monotipa.
Ĝi troviĝas en Amazoniaj Andoj, en malsekaj arbaroj de malaltaj teroj en nordoriento, sudokcidento kaj sudcentro de la Amazona Baseno en Sudameriko. Ili estas minacata pro perdo de habitato pro la pliiĝanta senarbarigo de Amazonio.
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La dunoma nomo de tiu birdo rememorigas pri la franca naturpentristo Jacques Barraband. Ĝi estis iam metita en la genron Pionopsitta.
Estas du agnoskitaj subspecioj:
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Tiuj papagoj estas 25 cm grandaj kaj pezas 165-190 g.
Plenkreskuloj havas oliveckolorajn gorĝon kaj bruston. La femuroj estas flavaj, kun la kurbiĝo de la flugilo kaj pli malgrandaj flugilkovriloj variantaj de flava ĝis oranĝa, kaj la karpa rando kaj subflugilaj kovriloj estas oranĝaj ĝis ruĝaj. La pintoj de la vosto kaj la flugilplumoj estas bluaj.[2] P.b. aurantiigena havas profunde oranĝajn vangojn, kurbiĝon de la flugilo, subflugilajn kaj pli malgrandajn flugilkovrilojn, kaj femurojn, sen la flavo posedata de barrabandi. Ili havas nigran kapon kaj oranĝajn ĝis flavajn vangojn, kun distinga blanka okulringo ĉirkaŭ bruna okulo. La beko estas griza ĝis nigra.
Junuloj havas brunan kronon kaj olivkoloran frunton, nukon, vangojn kaj mentonon, kun bruna rando. La kurbiĝo de la flugiloj kaj la pli malgrandaj flugilkovriloj estas verdaj kun disaj flavaj nuancoj. La karpala rando kaj subflugilaj kovriloj estas ruĝaj kun disaj verdaj plumoj.[1]
Voĉo
[redakti | redakti fonton]Karakterizaj alvokoj, kiuj estas raŭkaj kaj malklaraj dumfluge. Ili havas gorĝecajn alarmvokojn.[1]
Ekologio kaj kutimaro
[redakti | redakti fonton]Ili estas aktivaj frumatene. Oni ofte vidas ilin solaj, en paroj aŭ en malgrandaj grupoj de ĝis 10 individuoj ĉe argilaj likejoj.[3]
Dieto
[redakti | redakti fonton]Ili manĝas semojn, fruktojn, kaj vespolarvojn. Manĝado okazas alte en la kanopeo aŭ tuj sub la kanopeo. Ili ankaŭ vizitas argilajn kuŝejojn por konsumi antacidosimilan grundon, kiu neŭtraligas la acidojn troveblajn en ilia manĝaĵo.[3]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Ilia reprodukta sezono okazas eble el Septembro–Oktobro.[3]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Ĝi troviĝas en nordokcidenta Brazilo, okcidenta Ekvadoro kaj Peruo, suda Venezuelo kaj Kolombio, kaj plej norda Bolivio. Ili troviĝas je altitudoj ĝis 400 m en arbaroj de malaltaj teroj kaj malofte en varzea-j arbaroj. Ili ankaŭ vivas en arbaraj randoj kaj parte damaĝitaj arbaroj.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Forshaw, Joseph M. & William T. Cooper (1978). Parrots of the World (2a eld.). Melbourne: Landsdowne. ISBN 0-7018-0690-7.
- Forshaw, Joseph M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Bildoj de Frank Knight, Princeton University Press. ISBN 0-691-09251-6.



