Oravia burgo
Oravia burgo | |
slovake: Oravský hrad, hungare: Árva vára, germane: Arwaburg | |
burgo | |
Oravia burgo super rivero Oravo
| |
Oficiala nomo: Oravský hrad | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Dolný Kubín |
Municipo | Oravský Podzámok |
Historia regiono | Supra Hungarujo Departemento Oravio |
Parto de | Oravio |
Montaro | Oravia montetaro |
Rivero | Oravo |
Situo | Oravia burgo |
- alteco | 520 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 15′ 43″ N 19° 21′ 30″ O / 49.26194 °N, 19.35833 °O (mapo) |
Alteco | 112 m super rivero |
Stiloj | Romaniko, Gotiko, Renesanco |
Materialo | masonaĵo |
Estiĝo | 13-a jarcento |
Unua skribmencio | 1267 |
Administrado | Oravské múzeum P. O. Hviezdoslava |
- situo | Hviezdoslavovo námestie 7, 02601 Dolný Kubín |
Por publiko | alirebla ĉiumonate krom aprilo |
Plej facila aliro | Oravský Podzámok |
Zorganto | Oravský hrad |
Adreso | 02741 Oravský Podzámok |
Telefono | +421 43 5816119 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Orava Castle | |
Retpaĝo: www.oravamuzeum.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Oravia burgo (hungare Árva vára) estas unu el la plej belaj burgoj en Slovakio troviĝanta en municipo Oravský Podzámok. Tio estas karakteriza dominaĵo de regiono Oravio, la burgo apartenas al la plej signifaj memorindaĵoj de burga konstruado sur teritorio de Slovakio. La burgo estas alirebla por publiko ĉiutage de majo ĝis marto, do ĉiumonate krom aprilo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Oravia burga roko (parto de Oravia montetaro), sur kiu super la surfaco de rivero Oravo kaj super municipo Oravský Podzámok elstaras Oravia burgo, estis de pratempoj fortikigita burgejo, ŝirmata de nordo de rokmasivo kaj de sudo duonronda terremparo. La plej alta parto de la burgo estas en alteco 112 metroj super la surfaco de rivero Oravo.
La burga altaĵo estis loĝigita jam en praepoko.
En duono de la 13-a jarcento oni konstruis ĉi tie verŝajne sur loko de ligna burgeto masonitan burgon, kiun oni unue mencias perskribe en la jaro 1267, kiam reĝo Béla la 4-a transprenis ĝin de Mik Balaša pro interŝanĝo kontraŭ Žilina, Varín kaj Sučany kaj ĝi fariĝis la reĝa posedaĵo. En la jaro 1298 la burgo apartenis al teritorio de Matúš Čák Trenčiansky, poste ĝi venis en la manojn de magistro Donča, en la 14-a jarcento reganto Karolo la 1-a, pli poste de pluaj signifaj nobeloj, ekzemple kamera grafo Leopold, Ctibor zo Ctiboríc kaj aliaj. Ekde la jaro 1441 burggrafo de la burgo estis Peter Komorovský, kiu ne nur sukcese defendis ĝin kontraŭ husanoj, sed post lerta politiko kaj intertraktado li fine fariĝis ankaŭ ĵupestro de Oravio, kio montriĝis ankaŭ per riparo kaj fortikigo de la burgo. En la 15-a jarcento la burgo fariĝis posedaĵo de reganto Mateo Korvino, kiu faris plurajn disponojn por sekureco de la burgo kaj la teritorio de Oravio mem. En la jaro 1534 akiris la burgon eĉ kun rango de ĵupestro Ján z Dubovca. Post lia morto administris la burgon Václav Sedlnický, ekde la jaro 1556 Francisko la 1-a Turzo, kiu akiris ĝin pere de aĉeto kontraŭ 18 338 ormoneroj en longdaŭra luado, ĝis kiam la reĝa kortego ne redonigos al li la elspezitajn kostojn. Pli malfrue proprumis la burgon lia filo Georgo la 7-a Turzo, kiu en la jaro 1606 akiris ĝin en daŭran kaj heredan posedadon post viro kaj virino. Georgo Turzo havis unusolan filon Emerikon kaj 7 filinojn.
Pro morto de Emeriko Turzo formortis la familio post glavo. Se Georgo Turzo ne deziris, por ke liaj posedaĵoj estu dividitaj, post morto de unusola vira ido, li destinis en sia testamento principon de nedividebleco de la posedaĵoj, nur privilegioj el ili. En la jaro 1626 en Lietava burgo kunvenis 7 filinoj de Georgo Turzo kaj ili fondis la t.n. Oravian komposesorujon - kunposedado (Oravia burga senjoraro), kiu havis ĉiam unu komposesoron - direktoron, kiu administris tiujn ĉi posedaĵojn. En dislimiĝo de jaroj 1556 - 1621 Turzidoj lasis la burgon iom post iom rekonstrui kaj fortikigi.
La burgo estiĝis en strategie grava loko de hungara-pola vojo proksime de dogana stacio en Tvrdošín kaj ekde la jaro 1370 ĝi estis ankaŭ departementa burgo. La komplekson de la supra, la meza kaj la suba burgoj, prenanta tri altecajn terasojn de la burga roko, oni konstruis sinsekve de duono de la 13-a jarcento ĝis komenco de la 17-a jarcento. La plej aĝa parto estis palaco en la supra burgo sekurigita per remparoj en parto de la hodiaŭa meza burgo. Grandaj konstrureguligoj okazis fibe de la 15-a jarcento kaj komence de la 16-a jarcento, kiam ili konstruis loĝpalacon en la meza burgo, plifortigita en la flankoj per rondbastionoj. Tiam oni samtempe konstruis kaj plifortigis remparojn en spacoj de la suba burgo.
Pluan konstruagadon ili rekomencis en la dua duono de la 16-a jarcento Turzidoj per rekonstruo de la dezertiĝinta supra burgo kaj per konstruado de la t.n. Palaco de Turzo, alkonstruita al la okcidenta bastiono de la meza burgo. Rezulto de ilia konstruagado komence de la 17-a jarcento estis konstruaĵo de palaco kaj rekonstruo de la remparoj en la suba burgo, pro kio la tuta burga komplekso ricevis sian hodiaŭan aspekton. En Oravia burgo regis vigla soldata kaj socia vivoj, precipe en mezepoko, kiam ties proprumantoj estis Peter Komorovský kaj Johano Korvin, sed ankaŭ dum tempoj de Thurzidoj (1550 – 1621), post kies formorto (1621) ĝi fariĝis rezidejo de la t.n. oravia komposesorujo. En la tempo de nobelaj maltrankviloj en la dua duono de la 17-a jarcento por certa tempo konkeris ĝin en la jaro 1672 kamparanaj ribeluloj gvidataj de Gašpar Pika. Dum ribelo de Francisko Rákóczi en la jaro 1703 konkeris la burgon ribeluloj gvidataj de Alexander Károly. Je iom da monatoj malfrue sieĝis la burgon imperiestraj soldataroj, nome ĝis la jaro 1709, kiam la garnizono de la burgo kapitulacis.[1]
En la jaro 1800 eksplodis en la burgo incendio verŝajne tiel, ke el fumtubo elsaltis fajrero, ĝi ekbruligis tegmenton kaj de tie la incendio disvastiĝis al la tuta burgo. Partajn savlaborojn efektivigis František Ziči kaj en la jaroj 1906 – 1912 restaŭrigis la mezan parton Jozef Pálfi. Riparajn kaj rekonstruajn laborojn oni faris en la burgo ankaŭ dum rompo de la 19-a kaj la 20-jarcentoj. Dum la dua mondmilito la burgon uzis germanaj soldataroj kiel artilerian gvatistejon. Post tio, kiam al la konstruaĵo sovetaj artilerianoj elpafis pafaron el raketoĵetiloj katjuŝa, la germanoj decidiĝis, ke ili neriskos damaĝogon de la memorindaĵo kaj ili retiriĝis el la areo de la burgo. Sed al grandioza renovigo de la tuta burgo oni alpaŝis nur en la jaroj 1953 ĝis 1968 (projekto de Karol Chudomelka kaj Katarína Chudomelková, Stavoprojekt Bratislava, 1955), post kies finigo ĝi fariĝis honora sidejo de Oravia muzeo.
Divido de Oravia burgo
[redakti | redakti fonton]Oravia burgo dividiĝas en la supra, la meza kaj la suba burgojn.
- La Supra burgo kreas ĝin Citadelo - la plej malnova parto de la burgo, kiu estis konstruita en la 13-a jarcento kaj ĝi servis por defendi la burgon.
- La Meza burgo konsistas el Palaco de Korvin, palaco de Ján z Dubovca kaj el loĝturo.
- La Suba burgo kreas ĝin Palaco de Turzo, kapeleto de sankta Mikaelo, okcidenta kaj orienta bastionoj, konstruaĵo de paroĥo kaj defendsistemo kreita el la unua, la dua kaj la tria burgaj portaloj.
Historia, etnografia kaj naturscienca ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]En la spacoj de Oravia burgo troviĝas nuntempe ekspozicioj de Oravia muzeo de Pavol Országh Hviezdoslav – la historia, la etnografia kaj la naturscienca. La plej signifa ekspoziciero de la historia ekspozicio estas la burga komplekso mem kun siaj eksteroj kaj internoj, kiuj prezentas manieron kaj stilon de loĝado en la pasinteco.
La etnografia ekspozicio renovigita en la jaro 2007 prezentas per formo de modernaj kaj interesaj instalaĵoj de kolektoj materian kaj spiritan kulturojn de regiono Oravio. Perkompozicie ĝi estas celita al tradiciaj okupoj de la popolo – bredado de ŝafoj, sed ankaŭ dokumentadon de kutima vivo.
La nuntempa naturscienca ekspozicio, ankaŭ renovigita en la jaro 2007, estas celita al prezentado de karakterizaj elementoj kaj apartaĵoj de la naturmedio de Oravio, kiun ĝi prezentas per formo de tekstoj, fotografioj kaj dioramoj en montroŝrankoj.
La lasta kaj la plej signifa kompleksa renovigo de la burgo okazis nur en la jaroj 1953 – 68. Oravia burgo estas nacia kultura memorindaĵo.
La burgo en kulturo
[redakti | redakti fonton]- mito Sanga nokto en burgo Oravia, Pavel Cancrini
Interesaĵoj
[redakti | redakti fonton]- En la burgo estis filmita la unua nigrablanka versio de filmo Nosferatu, Simfonio de Hororo (vampiro Dracula) el la jaro 1921.[2] Plue estis filmitaj ĉi tie filmoj kiel Kráľ drozdia brada, Princezná a žobrák, Sokoliar Tomáš.
- En la meza burgo troviĝas burga puto, kies devena profundo estis 90 metroj. La puton lasis profundigi Francisko Turzo, en duono de la 16-a jarcento ĝi havis 70 m.[1]
- Sur la familia blazono de Turzidoj en la kortego ni trovos nomon de dio - Jehova[3].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Miroslav Plaček. (2007) Encyklopedie slovenských hradů (220). Prago: Libri. ISBN 978-80-7277-333-6.
- ↑ Nosferatu (1922) Lokoj en Slovakio, ‑a eldono (angle), University of Pittsburgh.
- ↑ Oravsky hrad (Jehova). Arkivita el la originalo je 2014-01-06. Alirita 2012-04-20 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oravia burgo (www.zamky.sk)
- Oravia burgo en Živé Slovensko TV[rompita ligilo]
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Lektora teksto pri Oravia burgo - eldonis Oravia muzeo