Orba
Aspekto
| Orba | |
| vilaĝo | |
Ĉefa strato de Orba
| |
|
|
|
| municipo en Hispanio • municipo de Valencilando | |
|---|---|
| Ŝtato | |
| Regiono | Valencia Komunumo |
| Provinco | Provinco de Alakanto |
| Komarko | La Marina Alta |
| Supermara alteco | 154 m s. m. |
| Koordinatoj | 38° 46′ 48″ N 00° 03′ 52″ U / 38.78000 °N, 0.06444 °U (mapo) |
| Areo | 17,73 km² (1 773 ha) |
| Loĝantaro | 2 232 (2020) |
| Denseco | 125,89 loĝ./km² |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 03790[1] |
| ISO 3166-2:ES | ES-A |
| Retpaĝo: [4] | |
| |
Orba estas hispana municipo apartenanta al Valencia Komunumo kaj lokiĝanta en nordoriento de provinco Alakanto. Tiu havas etendon de 17,73 km² kaj estis loĝata de 2 232 personoj en 2020. En 2018 estis 42,68 % eksterlanduloj el la lokanoj, 40,17 % venis el alia lando de Eŭropo kaj 2,51 % estas afrikaj.[2][3][4][5]
Norde la municipa teritorio limas kun la municipoj Tormos kaj Pego; okcidente kun Vall de Laguart; sude kun Murla kaj Alcalalí; oriente kun Benidoleig. Ĝi apartenas al la jurisdikcia teritorio de Denia. Estas ŝoseo el Alakanto, laŭ la N-332 kaj poste en Ondara laŭ la CV-731.
En tiu municipo estas endemia planto, kies scienca nomo estas Linaria orbensis, apartenanta al la familio de la Skrofulariacoj.[6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ [1]
- ↑ [2]
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-04-10. Alirita 2021-04-11 .
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-07-14. Alirita 2021-04-11 .
- ↑ [3]
- ↑ Carrió, E. – Herreros, R. - kaj Güemes, J.: Scrophulariaceae - Linaria orbensis Carretero & Boira - Atlas y Libro Rojo de la Flora Vascular Amenazada de España. Arkivigite je 2016-08-14 per la retarkivo Wayback Machine Dirección General de Medio Natural y Política Forestal (Ministerio de Medio Ambiente, y Medio Rural y Marino)-Sociedad Española de Biología de la Conservación de Plantas. Madrid - España, 2010 – pp. 770 – 771




