Orbito de geosinkrona transiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flave: la transira orbito

Geosinkrona transira orbito estas meza orbito kiu ebligas al sputnikoj esti metitaj en geosinkronan orbiton. La ekvivalenta angla akronimo estas GTO, por Geostationary Transfer Orbit.

Ĝi estas elipsa orbito, kies perigeo estas je malalta altitudo kaj la apogeo ĉe la alteco de geosinkrona orbito 35 786 km. La perigeo estas proksimume ĉe la fino de brulada altitudo de la lasta etapo de la lanĉilo, ofte alteco proksimume de 200 km, ekvivalento, ĉar la ekvatora radiuso de la tero estas 6 378 km longa, al perigeovaloro de 6 578 km. La apogea valoro estas proksimume 42 270 km aŭ alteco de 35 786 km super la geoido de la Tero.

Post kiam la utilŝarĝo - la sputniko - atingis apogeon, la propulso estas restartita por cirkligi la orbiton kaj modifi la orbitan klinecon, kio postulas modifi la rapidecon (delta-V) de proksimume 1.600 m/s. Tio estas kutime disponigita per solida aŭ likva fuzaĵraketmotoro integrita en la sateliton (apogeomotoro).

La apogea manovro ankaŭ devas inkludi impulson ŝanĝi la orbitan klinecon ĉar, post bruligado de la lanĉilo kaj apartigo de la sputniko, la transira orbito estas klinita kun respekto al la ebeno de la ekvatoro, per angulo ekvivalenta al la latitudo de la lanĉa bazo. Tamen, la geosinkrona orbito estas nepre en la ebeno de la ekvatoro. Tiu ĉi manovro do konsumos pli-malpli signifan parton de la fuzaĵoj situantaj en la sputniko. Tial la plej granda intereso en lanĉo de bazo situanta kiel eble plej proksime al la ekvatoro. Krome, la rotacio de la tero disponigas rapidecon de la Tero: ĉi tio estas la granda intereso — kaj la sukceso — de la Gviana kosmodromo situanta nur 5° norda latitudo. Lanĉo de la ekvatoro mem funkcias eĉ pli bone, tial la dezajno de la Sea Launch-platformo.

La trokonsumo de fuzaĵoj por lanĉoj de aliaj kosmohavenoj, ĉe pli altaj latitudoj, malutilos al la vivdaŭro en orbito de la sputnikoj kaj do al ties financo.

La geosinkrona transira orbito estas tre embarasita de kosmoderompaĵoj, inkluzive de la lastaj etaĝoj de lanĉiloj.