Orbrusta sturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orbrusta sturno
Orbrusta sturno en la Bestoĝardeno de Milwaukee
Orbrusta sturno en la Bestoĝardeno de Milwaukee

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Cosmopsarus
Specio: 'C. regius'
Cosmopsarus regius
(Reichenow, 1879)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Orbrusta sturno, Cosmopsarus regius estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj. Ĝi troviĝas en Orienta Afriko kaj estas mezgranda, ĝis 35cm longa, paserina birdo.

Plenkreskulo havas metalecverdajn kapon kaj nukon, brilajn sulfurflavajn bruston kaj ventron (kio nomigas la specion en Esperanto kaj same metafore -reĝa- en la latina scienca nomo), malhelajn bekon kaj krurojn, violan supran bruston, blankajn irisojn (kiuj rimarkindas en nigreca vizaĝo) kaj tre metalecan violbluan koloron en flugiloj kaj dorso dum la longaj vostoplumoj estas pli senbrilaj kaj nigrecaj. Ambaŭ seksoj estas similaj. Junuloj estas pli senkoloraj ol plenkreskuloj.

La Orbrusta sturno distribuiĝas tra herbejoj, savano kaj arbustaroj de Orienta Afriko, en Somalio, Etiopio, Kenjo kaj norda Tanzanio.

La Orbrusta sturno estas sociema animalo, kiu vivas en grupoj de 3 al 12 individuoj. Ties dieto konsistas ĉefe el insektoj kaj termitoj. La Orbrusta sturno plumoŝanĝas unufoje jare, post la reprodukta sezono.

La ino kutime demetas 3 al 5 palverdajn ovojn kun ruĝaj punktoj. Ili nestumas en arbotruoj. La nesto estas farita el folioj, radikoj kaj aliaj vegetalaj materialoj.

Ĉar disvastigitas tra sia habitata teritorio, la Orbrusta sturno estas taksata kiel Malplej Zorgiga fare de la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 51900, Cosmopsarus regius, 12a Februaro 2007. Malplej Zorgiga.


Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]