Ordeno de Amikeco inter Popoloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ordeno de Amikeco inter Popoloj
ordeno • civil decoration
Lando Sovetunio
Fondita en 17-a de decembro 1972
vdr

La Ordeno de Amikeco inter Popoloj (ruse oрден Дружбы народов, orden Druĵbi narodov) estis ordeno de Sovetunio, kaj estis aljuĝita al personoj (inkluzive de necivitanoj), organizoj, entreprenoj, armeunuoj, same kiel administraj unuoj de Sovetunio pro atingoj en plifortigo de inter-etna kaj internacia amikeco kaj kunlaboro, ekonomia, politika, scienca, armea, kaj kultura evoluo de Sovet-Unio.

Ĝi estis establita la 17-an de decembro 1972, okaze de la 50-a datreveno de la kreado de Sovetunio. La dezajno de la ordeno estis kreita de Aleksandr Ĵuk. La statuso de la ordeno estis iomete ŝanĝita fare de la Supera Konsilio de Sovetunio en julio 1980. Ĝi estis aboliciita en decembro 1991. En la Rusia Federacio ĝi estis sukcedita de la Ordeno de Amikeco, ankaŭ dezajnita de Aleksandr Ĵuk.

La unua ricevanto estis la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko (RSFSR), sekvita de la aliaj respublikoj de Sovetunio.