Ordeno de la Brita Imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ordeno de Brita Imperio)
Jump to navigation Jump to search
Ordeno de Brita Imperio

Ordeno de Brita Imperio (Angle: The Most Excellent Order of the British Empire) estas brita ordeno, kiu estas donata ekde la 4-a de junio 1917, kiam unuafoje donis ĝin reĝo Georgo la 5-a. La ordeno havas kvin klasojn kaj ĝi dividiĝas en grupon soldatan kaj civilan:

  • Kavaliro Granda kruco (angle "Knight Grand Cross" aŭ GBE) aŭ Damo Granda kruco (angle "Dame Grand Cross" aŭ GBE)
  • Kavaliro Komandoro (angle "Knight Commander" aŭ KBE) aŭ Damo Komandoro (angle "Dame Commander" aŭ DBE)
  • Komandoro (angle "Commander" aŭ CBE)
  • Oficiro (angle "Officer" aŭ OBE)
  • Membro (angle "Member" aŭ MBE)