Ordeno de Sankta Johano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
simbolo de la Ordeno de Johanitoj - centre la malta kruco

La Ordeno de Johanitoj ek de la jaro 1538 estas protestanta ordenkomunumo, kiu komprenis sin kiel postsekvanto de la Kavalirordeno de Sankta Johano de Jerusalemo. Ĝia katolika branĉ estas la Malta Ordeno. Tiu-ĉi plej malnova ankoraŭ ekzstanta Kavalirordeno reiras al la Hospitalo de la Sankta Johano fondita de italaj komercistoj en Jerusalemo.

Nuntempe la Ordeno de Johanitoj estas la portanta institucio de la internacia laboranta Johanita Akcidenthelp-Organizaĵo, kiu en Germanio havas 1,4 milionojn da membroj, de la Johanitaj Helpkomunumoj, de la Johanita fratinaro kaj de pliaj malsanulejoj kaj flegejoj. Al la Ordeno de Johanitoj, kiu havas sian sidejon en Potsdam, en la tuta mondo apartenas en la 18 kooperativoj respektive komandorejoj 3 900 kavaliroj. Kiel oficanta Sinjormajstro la ordenon ek de 1999 gvidas Oskaro Princo de Prusio, nepo de la lasta germana imperiestro.

La Ordenregulo

La principaro de la Ordeno de Johanitoj estas fiksita en la ordenregularo. Ĝia bazo estas la duobla tasko de la rekono de Jesuo Kristo kaj de la evangelia eklezio unuflanke kaj de la humanisma laboro aliflanke. La ordenregulo estas deviga por ĉiuj membroj. Ĝi ne donas detalajn instrukciojn, sed estas komprenata kiel gvidlinio por la vivo- kaj agmaniero de la unuopaj membroj. La plej gravaj devoj en la ordeno estas la penado por la kristana kredo, la fortigo de la frataro kaj la servado de la hodiaŭ socio per siaj propraj fortoj kaj kapabloj.

Eksteraj ligiloj

greke Ordeno de Johanitoj, germana greke Ordeno de Johanitoj en Aŭstrio, germana greke Internacia Alianco de Johanitoj greke Historio de la Ordeno de Johanitoj, angla