Ordeno de la Aŭgustenanoj Rekoletoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ordeno de la Aŭgustenanoj Rekoletoj
ordeno almozanta
Komenco 1588 vd
Filioj Augustinian Recollects Nuns vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Novicoj aŭgustenanoj rekoletoj

La antikva Ordeno de Senŝuaj Aŭgustenanoj de Filipinoj, hodiaŭ konata kiel Ordeno de Aŭgustenanoj Rekoletoj (OAR) estas religia ordeno apartenanta al la Katolika Eklezio naskiĝita dum la 16-a jarcento kaj en la jaroj 2007 estis en 29 landoj tra la mondo kaj havas ĉ. 1200 sacerdotojn, monaĥojn kaj monaĥinojn. Krome, la sekulara Frateco, laikoj kiuj loĝas laŭ la Ordeno, kaj la komunumo de junaj aŭgustenanoj rekoletoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sankta Aŭgusteno, Patro de la Ordeno de Aŭgustenanoj Rekoletoj

La nova ordeno naskiĝas de la Ordeno de Sankta Augusteno, en la 16-a jarcento, kiam la Kunveno de la Provinco Kastilio, realigita en Toledo 1588, determinis, laŭ peto de kelkaj aŭgustenanoj, ke en kelkaj domoj oni povus vivi malsame al la resto. Tiamaniere naskiĝas la aŭgustenanoj rekoletoj kiel maniero vivi pli intense la spiritualecon.

Post malmultaj jaroj de la kreado de la ordeno, en 1606, foriras la una misiista ekspedicio al Filipinoj. Post tri jarcentoj da historio, en 1912, la aŭgustenanoj rekoletoj estis agnoskitaj de la Katolika Eklezio kiel religia ordeno.

La Ordeno de la Aŭgustenanoj Rekoletoj en la nuntempo[redakti | redakti fonton]

La Ordeno de Aŭgustenanoj Rekoletoj nune laboras en 29 landoj tra la mondo kaj por la plibonigo de ĝia administrado troviĝas dividita en 8 "provincoj". Ili estas la sekvaj: Prov. Sankta Tomaso de Villanueva, Prov. Sankta Nikolao de Tolentino, Prov. Nia Sinjorino de la Kandeloj, Prov. Sankta Aŭgusteno, Prov. Sankta Jozefo, Prov. Rita de Cascia, Prov. Nia Sinjorino de la Konsoliĝo, Prov. Sankta Jeĥezkelo Bruna.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]