Ordiga algoritmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En komputiko, ordiga algoritmoalgoritmo de ordigo, estas algoritmo kiu metas elementojn de listo en ordo. La plej ofte uzataj ordoj estas nombra ordo kaj leksikografia ordo, kaj aŭ ascenda aŭ malkreska. Efika ordigo estas grava por optimumigado de la efikeco de aliaj algoritmoj (kiel ekzemple serĉo kaj kunfando de algoritmoj) kiuj postulas enigdatenojn esti en ordigitaj listoj.

Ordigo ankaŭ estas ofte utila por produkti homlegeblan produktaĵon. Formale, la produktaĵo de iu ordiga algoritmo devas kontentigi du kondiĉojn: La eligo estu en monotona ordo (ĉiu elemento ne estas pli malgranda/pli granda ol la antaŭa elemento, laŭ la bezonata ordo).

Ofte la rezulto estas donita sub formo de tabulo, kun la celo permesi la rektan aliron al la diversaj elementoj de la kolekto, aŭ sub formo de listo.