Ordinado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En kristanismo kaj aliaj religioj, la ordinado[1] estas la procedo, per kiu oni atingas ordinojn (pastrajn rangojn).

Ordinado en katolikismo[redakti | redakti fonton]

En katolikismo, ordinado estas unu el la Sep Sakramentoj. En katolikismo ekzistas tri rangoj de klerikoj: la diakono, la sacerdoto, kaj la episkopo.

Teorie, unu episkopo sufiĉas por ordini iun kiel episkopon, kiel sacerdoton, aŭ kiel diakonon. Praktike, ordinadon de sacerdoto aŭ diakono faras unu sola episkopo, dum ordinadon de episkopo faras pluraj episkopoj.

Nur viroj povas esti ordinitaj laŭ katolikismo.

Ordinado en orienta ortodoksismo[redakti | redakti fonton]

En orienta ortodoksismo, ekzistas pluraj rangoj de klerikoj: la subdiakono, la diakono, la presbitero, kaj la episkopo.

Nur viroj povas esti ordinitaj laŭ orienta ortodoksismo.

Ordinado en protestantismo[redakti | redakti fonton]

La praktiko kaj la ritoj de ordinado varias laŭ la konfesioj de protestantismo. Multaj konfesioj ne havas la diversajn ordinajn rangojn; tamen, episkopoj kaj sacerdotoj ekzistas en kelkaj konfesioj (ekz. anglikanismo).

Kelkaj protestantaj konfesioj permesas ordinadon de virinoj, gejoj, lesbaninoj ktp.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]