Ordinara Tempo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kardinalo Miloslav Vlk kaj du sacerdotoj vestas verdajn ornatojn por esperantlingva Meso de la Ordinara Tempo

La Ordinara Tempo estas periodo de la liturgia jaro de la Katolika Eklezio kaj de aliaj Kristanaj Eklezioj kiu kovras parton de la jaro en kiu agas postulemaj tempoj: en la ordinara formo de la roma rito, ĝi startas ekde la lundo post la dimanĉo de la Bapto de Jesuo (la dimanĉo post la 6-a de januaro, tago de la kristanoj nomata Epifanio) ĝis la komenciĝo de la Tempo de Karesmo (kiu malfermiĝas en la cindra merkredo), kaj rekomenciĝas post la Pentekosta solenaĵo por atingi la sojlon[klarigu] de la Tempo de Advento.

La tuta daŭro inkluzivas tridektri semajnojn.

En la ciklo de tri jaroj, nomataj A, B kaj C la evangelio varias tiel: en la jaro A oni legas la evangelion laŭ Marko, en la jaro B la evangelion laŭ Mateo, en la jaro C la evangelion laŭ Luko.

La unua legaĵo estas ĉerpita el la Malnova Testamento dum la dua, el la apostolaj epistoloj, proponas legon duonkontinuan[klarigu] de la epistoloj de Sankta Paŭlo kaj de aliaj apostoloj. Tiel:

  • jaro A : eroj de la epistoloj al la Korintanoj, al la Romanoj, al la Filipianoj, al la tesalonikanoj;
  • jaro B : eroj de la epistoloj al la Korintanoj, al la Efesanoj, de la epistolo de Jakobo kaj de la epistolo al la hebreoj;
  • jaro C : eroj de la epistoloj al la Korintanoj, al la Galatoj, al la Koloseanoj, al la Hebreoj, al Filemono kaj al Timoteo, al la Tesalonikanoj[1].

La liturgia koloro uzata en ornatoj dum la celebroj estas la verdo: la koloro de la vivo kaj de la labortaga ĉiutageco. Antaŭ la liturgia reformo sinsekve de la Dua Vatikana koncilio kaj nun en la eksterordinara formo de la roma rito la "tempo per annun" estas konstituata per tri periodoj: la postepifaniaj dimanĉoj, la Tempo de la tria antaŭkaresma dimanĉo (Septuagesima dimanĉo) kaj la postpentekostaj dimanĉoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo La Parole de Dieu dans la liturgie catholique depuis Vatican II, en la retejo ebior.org, arkivigita en majo 2016 (france).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Adolf Adam: Grundriß Liturgie; Freiburg im Breisgau: Herder, 1985. Leipzig: St.-Benno, 1989; ISBN 3-7462-0404-6; S. 276 f.