Ordinara brunelo
Prunella vulgaris:
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Prunella vulgaris L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ordinara brunelo, (Prunella vulgaris L.) estas specio el la genro Brunelo (latine Prunella) kaj el la familio Lamiacoj. Temas pri plurjara planto, 5-20 ĝis 30 cm alta.
La tigo estas kvadrata, stara kun malmultaj haretoj.
La folioj estas ovalaj aŭ lancformaj; ili paras, apenaŭ harozas kaj dentas; ili ligiĝas al la tigo per petiolo. Ju pli ili bazas, des pli longas la petiolo. La du superaj, senpetiolaj, ĉirkaŭas la infloreskon.

La infloresko estas cilindra spiko tutsupre de la tigo.

La floroj estas violbluaj, ilia tuba korolo finiĝas per du lipoj: la superaj rondas kaj pli grandas ol la malsuperaj kun tri loboj: la florojn disigas larĝaj brakteoj. La kaliko ankaŭ tubforma finiĝas per du lipoj, la supera posedas tri dentojn apenaŭ videblajn, kies meza tre larĝas. La malsupra lipo fendiĝas ĝis la mezo, formante du lobojn forte ciliajn.


Kreskejo
[redakti | redakti fonton]Tiun planton oni trovas en la tuta mondo, ĝi ŝatas sunon kaj oni trovas ĝin rande de vojoj, de arbaroj kaj en herbejoj.
Uzado
[redakti | redakti fonton]Ĝi manĝeblas kaj la florojn oni povas uzi kontraŭ ŝveloj, virusoj, gorĝdoloroj, tusado kaj kataroj; ili povas malkreskigi febron kaj, laŭ studoj sur laboratoriaj ratoj, ili eĉ povus lukti kontraŭ iuj memorproblemoj. Ankaŭ kontraŭ stomakaj problemoj ili povas helpi.


