Ordinara fazano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ordinara fazano
Masklo de hibrida bredado en Pollando Notu fajnan blankan kolumon pro kontribuo de ringokola subspecio al hibrida genetiko
Masklo de hibrida bredado en Pollando
Notu fajnan blankan kolumon pro kontribuo de ringokola subspecio al hibrida genetiko
ino en Anglio
ino en Anglio
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Phasianus
Specio: Ph. colchicus
Phasianus colchicus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Fazanoordinara fazano (Phasianus colchicus), estas birdo de la fazana familio de Fazanedoj, de la ordo Kokoformaj.

Ĝi estas indiĝena de Rusio kaj estis amplekse enmetitaj aliloke kiel ĉasbirdo. En partoj de sia teritorio, nome en lokoj kie neniu el ties parencoj loĝas kiel en Eŭropo (kie ĝi estis naturigita), ĝi estas konata simple kiel la "fazano". "Ringokola fazano" estas kolektiva nomo por nombro de subspecioj kaj ties krucbredaĵoj. Je 2005, ili havis la plej malgrandan konatan genomon el ĉiuj vivantaj amniuloj, nur 0.97 pg (970 milionoj da bazaj paroj).[1]

Ĝi estas tre bone konata ĉasbirdo, inter tiuj de pli da regiona gravo kaj eble la plej disvastigata kaj antikva en la tuta mondo. La ordinara fazano estas unu el la plej ĉasataj birdoj de la mondo;[2] ĝi estis enmetita tiucele en multajn regionojn, kaj estas ankaŭ ofta en ĉasfarmoj kie ĝi estas komerce bredata. Ringokolaj fazanoj ĉefe estas komune bredataj kaj estis enmetitaj en multajn partojn de la mondo; la ĉasbredaĵoj, kvankam ne distinga speco ege disvolviĝis kaj povas esti konsiderataj duonaldomigitaj. La Ringokola fazano estas la ŝtata birdo de Suda Dakoto, unu el nur tri usonaj ŝtataj birdoj kiuj estas specio neindiĝena de Usono.

La Verda fazano (P. versicolor) de Japanio estis foje lokigita kiel subspecio ene de la ordinara fazano. Kvankam la specioj produktas fekundajn hibridojn kie ili kunekzistas, tio estas simple tipa karaktero ĉe Kokanseroj, ĉe kiuj postzigotaj izolaj mekanismoj estas iome komparaj al plej parto de aliaj birdoj. La specioj ŝajne havas iome da diferencaj ekologiaj postuloj kaj almenaŭ en ties tipa habitato la Verda konkurencas kun la ordinara fazano; ties enmeto en Japanio multe malsukcesis.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Phasianus colchicus MHNT

Plenkreskuloj masklaj estas 60 ĝis 90 cm longaj kaj havas longan voston tiom kiom la korpo. Ili montras brunoranĝan plumaron kaj nigrajn kaj blankajn marketojn, inter ili tre diferencigan kolumon ĉe Phasianus colchicus torquatus, tio estas Koluma fazano, subspecio malsimila de Phasianus colchicus colchicus, kiu apenaŭ havas tiun blankan kolumon. Tamen tiujn kolorajn diferencojn okazigas la fakto, ke temas pri speco tradicie bredita kaj miksigita laŭ malsimilaj rasoj aŭ subspecioj. La kapo kaj kolo estas malhelverdaj (kun purpura brilo) kaj flanke estas ruĝegaj vizaĝaj nudaj haŭtaĵoj.

alvoko de Phasianus colchicus


Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Estas multaj kolorformoj de la masklo de ordinara fazano, game laŭ koloro el preskaŭ blanka al preskaŭ nigra en kelkaj melanismaj ekzemploj. Tiujn kreis la kaptiva bredado kaj hibridigo inter subspecioj kaj kun la Verda fazano, plifortigita de konstantaj liberigoj de fazanaroj el variaj naturaj devenoj. Ekzemple la "Ringokolaj fazanoj" oftaj en Eŭropo, Nordameriko kaj Aŭstralio ne apartenas al iu specifa taksono, ili pli bone reprezentas stereotipan hibridan fazanaron.[3] Korpopezo gamas el 0.5 al 3 kg, kaj maskloj averaĝas 1.2 kg kaj inoj averaĝas 0.9 kg.[4][5]

Maskla plenkreskulo de ordinara fazano de la nomiga subspecio Phasianus colchicus colchicus estas 60–89 cm longa kun longa bruna strieca nigra vosto, kun preskaŭ 50 cm de totala longo. La korpa plumaro estas de strieca brilora kaj bruna plumaro kun verdaj, purpuraj kaj blankaj markoj. La kapo estas botelverda kun malgranda kresto kaj distinga ruĝa brido. P. c. colchicus kaj kelkaj aliaj rasoj ne havas la blankan kolringon.

Flavisma fazanino

La ino estas multe malpli bunta, kun pli senkolora makuleca bruna plumaro ĝenerale kaj 50–63 cm longa inklude voston de ĉirkaŭ 20 cm. Junuloj havas aspekton de ino kun pli mallonga vosto ĝis kiam junaj maskloj ekkreskas karakterajn brilajn plumojn en brusto, kapo kaj dorso ĉirkaŭ 10 semajnojn post eloviĝo.

La Verda fazano (P. versicolor) estas tre simila, kaj hibridiĝo faras individuan birdidentecon ofte malfacile determinebla. Maskloj de Verda fazano estas pli mallongvostaj averaĝe kaj havas pli malhelan plumaron kiu estas uniforme botelverda en brusto kaj ventro. Ili neniam havas kolringon. Ties inoj estas pli malhelaj, kun multaj nigraj punktoj en brusto kaj ventro.

Krome ekzistas variaj kolormutacioj komune troviĝantaj, ĉefe melanismaj (nigraj) kaj flavismaj (izabelaj aŭ flavbrunaj) specimenoj. La unuaj estas sufiĉe oftaj en kelkaj areoj kaj estas nomataj Tenebra fazano (P. colchicus var. tenebrosus).

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

Example alt text

Tiu palearktisa kaj orientalisa specio estis unuafoje science priskribita de Linnaeus en sia Systema naturae de 1758 laŭ ties nuna scienca nomo. La ordinara fazano estis sufiĉe distingita el ĉiu ajn alia specio konata de Linnaeus per lakona [Phasianus] rufus, capîte caeruleo – "ruĝa fazano kun blua kapo" – kiel sufiĉa priskribo. Krome tiu birdo estis etende studata antaŭ kiam Linnaeus starigis la sistemon de la dunoma nomenklaturo. Liaj fontoj estas la Ornithologia de Ulisse Aldrovandi,[6] Uccelliera de Giovanni Pietro Olina,[7] Synopsis methodica Avium & Piscium de John Ray,[8] kaj A natural history of the birds de Eleazar Albin.[9] Therein – esence la kerno de la tiamaj tekstoj pri ornitologio – tiu specio estis simple nomata "la fazano" en la respektivaj lingvoj de tiuj libroj. Dum ĉe aliaj specioj, kiaj la Orienta sturnelo (Sturnella magna), Linnaeus citis plumardetalojn el siaj fontoj, ĉe la ordinara fazano li simple menciis la kialon de la famo de tiu birdo: principum mensis dicatur (laŭdire la plej bonkvalita plado). La tipa loko estas menciata ankaŭ simple kiel "Afriko, Azio".[10]

Tamen tiu birdo ne loĝas en Afriko, escepte eble en tempo de Linnaeus en la marbordaj areoj de Mediteraneo kie ili povus esti enmetitaj dum la epoko de la Romia Imperio. La tipa loko estis poste fiksata ĉe la Rivero Rioni – konata kiel Fazis de la Antikva Grekio – kie loĝas la plej okcidenta populacio. Tiuj birdoj, ĝis la Moderna epoko, konstituis la kernon de la enmetita fazanaro en Eŭropon; la birdoj priskribitaj de la fontoj de Linnaeus, kvankam tipe apartenantaj al tiuj fruaj enmetoj, certe havus pli da aleloj komune kun la populacio de Transkaŭkazio ol kun aliaj. La scienca nomo estas latina termino por "Fazano el Colĥido", colchicus aludante al tiu regiono de Kaŭkazo;[11] la termino de la antikva greka koresponde al "fazano" estas Phasianos ornis (Φασιανὸς ὂρνις), "birdo de la rivero Fazis".[12] Kvankam Linnaeus inkludis multajn birdojn de la Kokoformaj en sia genro Phasianius – kiaj la kokoj kaj ties natura praulo la Bankiva koko, nune Gallus gallus –, hodiaŭ nur la ordinara kaj la verda fazanoj estas situaj en tiu genro. Ĉar tiu lasta ne estis konata de Linnaeus en 1758, la ordinara fazano estas nature la tipa specio de Phasianus.

En Usono, la ordinaraj fazanoj estas amplekse konataj kiel ĉinaj fazanoj kvankam ili nek estas la ununuraj fazanaj specioj el Ĉinio, nek la ununura ĉina fazano kiun oni klopodis enmeti en Nodamerikon, sed ĝi estas la sola tia birdo, kiu estas ofta kaj disvastigata nuntempe. En Ĉinio dume tiu specio estas taŭge nomata zhi ji (雉鸡) – "fazan-koko" –, esence kun simila signifo al "ordinara fazano". Kiel aliloke P. colchicus estas tiom familiara birdo en Ĉinio ke ĝi estas kutime aludita per shan ji (山雞), "montokoko",[13] ĉina termino por fazanoj ĝenerale.

Hibrida masklo en Eŭropo, intermeza inter grupoj de Mongolia ringokola kaj Kaŭkaza fenotipo

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Estas ĉirkaŭ 30 subspecioj en kvin (foje ses) grupoj.[14] Tiuj povas esti identigitaj laŭ la maskla plumaro, nome esto aŭ neesto de blanka kolringo kaj la koloro de la supra vosto (pugo) kaj flugilkovriloj. Kiel notite supre, enmetitaj populacioj en nia epoko miksis la alelojn de diversaj rasoj en varia kvanto, diference laŭ la origina birdaro uzita por enmetoj kaj laŭ kion faris la natura selekto laŭ klimato kaj habitato.

Kaŭkaztipa masklo
Mongolia ringokoltipa masklo
Ĉina ringokoltipa masklo (notu grizan pugon) kun tre pala ino

Foje tiu specio estis disigata en la ordinara fazano de Centra Azio kaj la Ringokola fazano de Orienta Azio, separataj de la aridaj kaj altaj montaraj regionoj de Turkestano. Tamen, dum la okcidenta kaj la orienta populacioj probable estis entute separataj dum la Zirjanka glaciepoko kiam dezertoj estis pli etendaj,[15] tiu separo ne estis sufiĉe longa por ke okazu fakta speciigo. Nune la plej granda vario de kolorbildoj troviĝas kie la okcidenta kja la orienta populacioj miksiĝas, kiel espereble. Inoj kutime ne povas esti identigitaj eĉ al subspecia grupo certe.

La grupoj de subspecioj el okcidento orienten estas la jenaj:

  • grupo Phasianus colchicus colchicusKaŭkazaj fazanoj
Kaŭkazo al okcidenta Turkestano.
Sen kolringo. Flugilkovriloj sablokoloraj al brunaj, supra vosto ruĝecbrunaj al brunaj.
  • grupo Phasianus colchicus chrysomelas/principalisBlankaflugilaj fazanoj inklude la Fazanon Princo de Kimrio (P. c. principalis)
Centra Turkestano.
Sen aŭ apenaŭ kolringo. Flugilkovriloj blankaj, supraj vostokovriloj kaj ĝenerala plumaro naunca al bronzokoloro kaj al bruna.
  • grupo Phasianus colchicus mongolicusMongoliaj ringokolaj fazanoj Blankaflugilaj ringokolaj fazanoj
nordorienta Turkestano kaj apuda Mongolio.
Larĝa kolringo. Flugilkovriloj blankaj, supraj vostokovriloj nuancaj al ruĝeca kaj al bruna, ĝenerala plumaro nuanca al kuprokoloro.
  • grupo Phasianus colchicus tarimensisTarimfazanoj
sudorienta Turkestano ĉe la Tarima Baseno.
Sen aŭ apenaŭ kolringo. Flugilkovriloj sablokoloraj al brunaj, supraj vostokovriloj malhelaj kakiaj al helaj olivecaj.
  • grupo Phasianus colchicus torquatusĈinaj ringokolaj fazanoj inklude la subspecion Tajvana fazano (P. c. formosanus)
Tra Ĉinio sed disvastigata oriente, etende al plej norda Vjetnamio kaj Tajvano sude kaj al la regiono de la Markolo de Tartario norde.
Kutime larĝa kolringo. Flugilkovriloj el helbruna al helgriza (preskaŭ blankeca foje), supraj vostokovriloj grizaj al bluecaj kun oranĝkoloraj pintoj. Kromno helgriza.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ekfluganta masklo

Ili vivas en arbaroarbustaro (cerealaj kamparoj), kie manĝas surgrunde grejnojn, foliaron kaj senvertebrulojn, sed dormas nokte enarbe.

Ordinaraj fazanoj estas indiĝenaj de Azio, kaj ties origina teritorio etendas el inter la Nigra kaj la Kaspia Maroj al Manĉurio, Siberio, Koreio, kontineta Ĉinio kaj Tajvano. Tiuj birdoj troviĝas en arbaroj, farmoterenoj, arbustaroj kaj humidejoj. En sia natura habitato la ordinara fazano loĝas en herbejoj ĉe akvo kun malgrandaj aretoj de arboj. Etenda klarigita farmotereno estas marĝena habitato kiu ne povas loĝigi proprajn populaciojn dumlonge[16].[14]

Ordinaraj fazanoj estas gregemaj birdoj kaj for de la reprodukta sezono formas izolajn arojn. Kie ili estas ĉasataj ili estas ĉiam timidaj ekde kiam ili asocias homojn kun danĝero, kaj rapide retiriĝos al sekurejoj post aŭdo de alveno de ĉasistaroj al la areo.

Idoj ĉirkaŭ 1 horo post eloviĝo.

Kvankam ordinaraj fazanoj kapablas flugi mallongdistance, ili preferas kuri. Tamen se ili ekflugas, ili povas subite rapidiri, per distinga flugilfrapado kaj ofte elsendanta alvokojn kok kok kok por averti samspecianojn. Ties flugorapido estas nur 43–61 km por horo por simpla flugado sed dum ĉasado ili povas flugi je ĝis 90 km por horo.

Ordinaraj fazanoj manĝas sole surgrunde sed ripozas en ŝirmitaj arboj nokte. Ili manĝas ampleksan varion de animala kaj vegetala materialo, kiel fruktoj, semoj kaj folioj same kiel ampleksa gamo de senvertebruloj, kaj malgrandaj vertebrulol kiel serpentoj, lacertoj, malgrandaj mamuloj kaj eĉ birdoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Maskloj estas poligamiaj, ili kuniĝas kun pli ol unu ino, tipe inter Fazanedoj[17]. Ili ofte estas akompanataj de haremoj de kelkaj inoj kiel kokoj kun kelkaj kokinoj. Fakte temas pri kokeca speco kun ties kutimoj, ekzemple manĝi grenon aŭ insektetojn per grundogratado.

Inoj ne estas tiom elstaraj kaj memmontremaj. Ties bruna punkteca plumaro estas pli malbunta, kiel tiuj de perdrikinoj.

Ili nestas surgrunde inter herbo aŭ sekaj folioj. La inoj demetas ĉirkaŭ 10 ovojn dum du printempaj semajnoj aprile al junio. La kovado longdaŭras 23 al 26 tagojn. La idaro restas kelkajn semajnojn ĉe patrino, sed ili kreskas rapide kaj ŝajnas plenkreskuloj kiam estas 15semajnaĝaj. Vere ili jam estas sekse plenkreskaj antaŭ unu jaro; temas pri la ununura specio en la familio kie tio okazas.

Historio kaj distribuado[redakti | redakti fonton]

La fazanoj devenas de subkaŭkazia Azio kaj malnovaj grekoj jam konis ilin. Eble por tiuj grekoj, temas pri la fama feniksa birdo. Ankaŭ malnovaj ĉinoj jam konis ilin en sia arto kaj tradicioj. Antaŭ la mezepoko jam ekzistis la senkoluma raso en la tuta Eŭropo. En Britio estis jam en la 10-a jarcento, sed malaperis antaŭ la 17-a; poste oni enkondukis ilin denove je 1830. En Usono oni venigis la koluman rason el Ĉinio je la fino de la 18-a jarcento kaj dum la 19-a disvastiĝis tra la tuta lando kaj pasis en Eŭropo kie intervastiĝis kun la alia subspecio.

Hodiaŭ vivas en tutmonda zono tra Usono kaj el okcidenta Eŭropo ĝis orienta Azio.

Kiel enmetita specio[redakti | redakti fonton]

Kvankam neindiĝena specio, la ordinara fazano estas bredata eĉ en konservareoj kiel tiu de Litovelské pomoraví.
Enmetitaj birdoj foje manĝas en ĝardenoj
Kolizioj inter fazanoj kaj veturiloj okazas ofte en Britio[18]

Ordinaraj fazanoj povas nun troviĝi tra la tuta mondo pro sia preteco reproduktiĝi en kaptiveco kaj pro la fakto ke ili povas naturiĝi en multaj klimatoj. Fazanoj estis ĉasataj en sia natura teritorio el la Ŝtonepoko de homoj same kiel tetraoj, perdrikoj, kokoj kaj eble pavoj kiuj loĝis en Eŭropo tiam. Almenaŭ ekde la epoko de la Romia Imperio tiu birdo estis etende enmetita en multaj lokoj kaj iĝis naturigita membro almenaŭ de la eŭropa faŭno. Enmetoj en la Suda Hemisfero plej parte malsukcesis, escepte kie lokaj kokoformaj specioj aŭ ties ekologiaj ekvivalentoj raras aŭ mankas.

La birdo estis naturigita en Britio ĉirkaŭ la 10-a jarcento, eble pli frue, kaj de Romibritoj[19] kaj de Normandoj, sed iĝis malaperintaj el plej parto de la insuloj komence de la 17-a jarcento. Ĝi estis remalkovrita kiel ĉasbirdo en la 1830-aj jaroj post esti malatentata dum multaj jaroj. Ekde tiam ĝi estis bredata etende fare de arbargardistoj. Ĉar ĉirkaŭ 30 milionoj da fazanoj estas liberigitaj ĉiujare en ĉasbienoj, ĝi estas tre disvastigata en distribuado, kvankam plej parto de la liberigitaj birdoj survivas malpli da unu jaro en naturo. La Game & Wildlife Conservation Trust estas serĉante la reproduktan sukceson de breditaj fazanoj kaj klopodante trovi manieron plibonigi tiun reproduktan sukceson por malpliiĝi la peton liberigi tiom multe breditajn fazanojn kaj pligrandigi la naturan populacion; sed tio ne kongruas kun la ekonomiaj interesoj de fazanbredistoj. Dum la origina kaŭkazia fazanaro tute malaperis dum la komenco de la Moderna epoko, plej parto de la malhelflugilaj senringokolaj fazanoj de Britio aktuale descendas el hibridoj de la Ĉinaj ringokolaj kaj de la Verda fazano[20] kiuj estis komune uzataj por renaturigo.

Ordinaraj fazanoj estis enmetitaj en Nordameriko en 1857, kaj iĝis setliĝintaj tra multe de la subŝtatoj de la Roka Montaro (nome Koloradio, Montano, Vajomingo, ktp), de Mezokcidento, de la Grandaj Ebenaĵoj, same kiel en Kanado kaj en Meksiko. Sudokcidente ili povas esti vidataj tiom sude en la Roka Montaro kiom ĝis la Nacia Rifuĝejo Bosque del Apache 100 mejlojn sude de Albuquerque, Nov-Meksikio. Ili estas nune plej oftaj en la Grandaj Ebenaĵoj. Ordinaraj fazanoj estis enmetitaj ankaŭ en multe de nordokcidenta Eŭropo, Havajo, Ĉilio, Sankta Heleno, Tasmanio, Novzelando kaj la insulo Rottnest ĉe Aŭstralio. Ili estis ankaŭ enmetitaj sed malsukcese en multaj aliaj landoj.

Bredado[redakti | redakti fonton]

Ĵus elovinĝinto en kovaparato

Tradicie tiu birdo estis ĉasita eble pro sia bunteco pli ol pro sia bongusto. Pro tio oni ankaŭ bredis ilin en farmoj, spite ilia sovaĝeco. Tiele nur en Britio estas 35 milionoj kaj en Usono 10 milionoj. Poste oni vendas ilin por ĉasado aŭ kiel manĝaĵon.

Al tiuj vendotaj por specifa ĉasadokazo foje oni fortranĉas ties bekpintojn por ke ili ne povu pretervivi se skapi la ĉasadon; tiele ĉasistoj devas pliajn aĉeti. Jen tute nehoma kaj maldeca konduto profitdona.

Bredado de fazanoj estas ofta praktiko, kaj estas foje farata kaj intensive kaj ekstensive. Birdoj estas liverataj kaj por ĉasado al ĉasbienoj kaj al restoracioj, kaj pli malgrandaj nombroj por hejmaj kuirejoj. Fazanfarmoj bredas ĉirkaŭ 10 milionojn da birdoj en Usono kaj 35 milionojn en Britio.

Kiel ĉasbirdoj[redakti | redakti fonton]

Vendotaj ĉe merkato Borough, Londono
Hundo de la raso de Angla halthundo akiris ĉaspredon.

Ordinaraj fazanoj estas bredataj por esti ĉasataj kaj estas pafataj en grandaj nombroj en Eŭropo, ĉefe en Britio, kie ili estas pafataj laŭ la tradiciaj regularoj, laŭ kiuj oni pagas por pafataj birdoj kaj oni rajtas tion nur malmultnombre. La ĉassezono komencas en Britio la 1-an de oktobro kaj finas la 1-an de februaro, laŭ la Game Act 1831. Ĝenerale ili estas ĉasataj de ĉasistoj uzantaj ĉashundojn por helpi trovon, akiron kaj rekuperon de la pafitaj birdoj. La rasoj Retriever, Spanielo kaj aliaj ĉashundoj estas uzataj por ĉasi fazanojn.

La reĝo Georgo la 5-a pafis milon da fazanoj el totala kvanto de 3937 dum sestaga ĉasperiodo decembre de 1913, totalo kiu ankoraŭ restas kiel britia rekordo.[20]

Ordinaraj fazanoj estas tradicie celo de malgrandaj ŝtelĉasistoj en Britio, sed pro malalta valoro de fazanoj en modernaj tagoj kelkaj nur rekte ŝtelas idojn aŭ maturulojn el farmoj por mono.[21] La novelo Danny the Champion of the World de Roald Dahl temas pri ŝtelĉasisto (kaj lia filo) kiuj vivis en Britio kaj kontraŭleĝe ĉasis ordinarajn fazanojn.

La kadavraĵoj estas ofte pendataj dum iom da tempo por plibonigi la viandoguston per ioma putriĝo, kiel ĉe aliaj ĉasviandoj. Moderna kuirarto ĝenerale uzas humidan rostadon kaj farmobreditajn fazaninojn. En Britio kaj Usono ĉasmanĝo estas ioma reveno al populara kuirarto, kaj multaj fazanoj estas vendataj en supermerkatoj tie.[22] Granda tialo por tiu konsumkutimo estas ŝanĝo el konsumado de ruĝa viando al blanka viando.[23]

Fazanĉasado en Nordameriko[redakti | redakti fonton]

La pliparto de ordinaraj fazanoj ĉasataj en Usono estas naturnaskiĝintaj sovaĝiĝintaj fazanoj; en kelkaj ŝtatoj[24] fazanoj breditaj en kaptiveco kaj liberigitaj formas multon de la populacio[25]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

  • Ore belas la fazano, blue belas genciano.

(signifo : estas pluraj manieroj esti bela, ĉiu la sia, leciono pri toleremo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Animal Genome Size Database
  2. Robertson (1997) pp.123-136
  3. Sibley (2000): p.141
  4. http://www.allaboutbirds.org/guide/Ring-necked_Pheasant/lifehistory
  5. http://www.answers.com/topic/common-pheasant
  6. Aldrovandi (1600): pp.45-59
  7. Olina (1622): p.49, plate 48
  8. Ray (1713): p.56
  9. Albin (1731): pp.24-26
  10. Linnaeus (1758)
  11. URB (2007)
  12. Oxford English Dictionary Online (2008)
  13. E.g. Lin-Liu et al. (2006)
  14. 14,0 14,1 Madge et al. (2002)
  15. Ray & Adams (2001)
  16. Henninger (1906), OOS (2004)
  17. NDGFD (1992)
  18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-04-09. Alirita 2011-01-27.
  19. resourcesforhistory (2006)
  20. 20,0 20,1 h2g2 (2007)
  21. BBC Four (2005)
  22. Game To Eat. Arkivita el la originalo je 2012-05-29. Alirita 2011-01-27.
  23. [Successful Farming, Januaro (1988), p.g. 53]
  24. Ekz. Ohio: OOS (2004)
  25. Robertson (1997) p.125

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

<!

-->