Ordinara neomikso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ordinara neomikso
Ordinara neomikso
Ordinara neomikso

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Neomixis
Specio: 'N. tenella'
Neomixis tenella
(Hartlaub, 1866)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ordinara neomikso (Neomixis tenellaEroessa tenella) estas specio de malgranda birdo de la familio de Cistikoledoj kaj genro de Neomiksoj, kiu enhavas nur aliajn du speciojn de Madagaskaro. Tiu ĉi specio estas endemia de Madagaskaro.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Tiu specio estas grizbruneca supre kaj blankeca sube (pli sablokolora en brusto) kaj montras helan superokulan strion.

Oni agnoskas kvar subspeciojn nome: tenella (Hartlaub, 1866) - Norda Madagaskaro, decaryi (Delacour, 1931) – okcidenta kaj parto de centra Madagaskaro, kaj orientalis (Delacour, 1931) – orienta, centra kaj sudorienta Madagaskaro kaj debilis (Delacour, 1931) - suda Madagaskaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]